Guangxi
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia


Prezidanto de la regiono:
Li Zhaozhuo

Chefurbo: Nanning
Adreso:
Tel: 0771-2807778
Retadreso:www.gxi.gov.cn

Geografia situo
    Guangxi situas en sudo de la china cheftero kaj sudokcidento de ghia chemara regiono. Ghi areas entute 236700 kvadratajn kilometrojn, kiuj konsistigas 2.5% de la china teritorio. Ghia areo estas la 9-a inter la chinaj provinc-nivelaj regionoj.
I. Geografio kaj natura stato
 

Naturaj richfontoj

(1) Akva richfonto

    En Guangxi estas multe da riveroj. Lauh statistiko tie la akvokvanto fluanta sur la tero estas 188 miliardoj da kubmetroj, kiuj konsistigas 6.9% de tiu de Chinio, per kiu ghi okupas la kvaran lokon de la lando.

    La riveroj en Guangxi apartenas al Perlo-rivero, Yangzi-rivero kaj sendependaj riveroj. La Perlo-rivera sistemo estas la plej grava en Guangxi, kies baseno konsistigas 85.5% de la areo de la regiono.

     En Guangxi la akva richfonto estas abunda. Lauh rezonado la tiea akvoenergio estas 21.33 milionoj da kW, el kiuj 17.51 milionoj estas ekspluateblaj. Ghis 1999 en Guangxi la hidroelektra generatorara kapacito estis 6.1056 milionoj da kW kaj la jara elektroprodukto estis 24.73 miliardoj da kWh.

 (2) Minajhoj

    Guangxi estas abunda je mineralaj richfontoj, el kiuj estas tre famaj la neferaj minajhoj, kaj per tio ghi estas nomata "regiono de neferaj metaloj". Ghi estas unu el la 10 gravaj lokoj de neferaj metaloj de Chinio. Oni jam konstatis la rezervokvantojn de 96 specoj de minajhoj, kiuj trovighas en 1067 lokoj. La rezervokvanto de 53 minajhoj estas inter la unuaj 10 lokoj de nia lando. La rezervokvanto de mangano, stano, arseno kaj aliaj 11 minajhoj okupas la unuan lokon de la lando. La rezervokvanto de mangano kaj stano konsistigas trionon de tiu de la lando. La rezervokvanto de vanado, tungsteno, antimono, arghento, aluminio, talko, barito kaj aliaj 18 specoj da minajhoj okupas la 2-a-6-an lokon de tiu de nia lando.

 (3)Turismo

    Guangxi estas grava loko de turismo. Tie estas majestaj arbaroj de montopintoj, charmaj karstaj kavernoj, klaraj riveroj kaj lagoj, animskuaj akvofaloj, sanigaj fontoj malvarmaj, varmaj kaj mezvarmaj, belaj chemaraj pejzaghoj, senlimaj chemaraj arbaraj parkoj, multaj specoj de animaloj kaj vegetaloj, historiaj objektoj, diversnaciaj moroj, religiaj temploj kaj belaj pejzaghoj en la hejmo de chinaj elmigrintoj.

    Guangxi havas 3 shtatnivelajn turismajn lokojn, 6 shtatnivelajn rezervejojn kaj 30 vidindajn lokojn de la regiona nivelo.

 (4) Maraj richfontoj

    Guangxi rigardas al Bakbo-Golfo en la sudo. Ghia senlima maro estas tre utila al maraj fishado, kemio, energio kaj turismo.

 (5) Subtropikaj sovaghaj animaloj kaj vegetaloj

    Guangxi estas abunda je sovaghaj bestoj: Tie oni jam trovis 929 specojn da sovaghaj vertebruloj, kiuj konsistigas 43.3% de tiu de Chinio. Tie estas blankkapa presbito kaj aliaj 25 specioj da unuaklasaj bestoj protektataj de la shtato, kiuj konsistigas 26.8% de la protektataj specoj de la lando; makako kaj aliaj 123 specoj da duaklasaj protektataj bestoj, kiuj konsistigas 51% de tiuj de la lando. La blankkapaj presbitoj, orkapaj kaj fajrovostaj ortotomoj (Orthotomus), kaj aliaj 15 specoj da specialaj sovaghaj bestoj vivas ekskluzive en Guangxi.

     Ankauh specoj de la tieaj sovaghaj vegetaloj estas inter la unuaj lokoj de la lando. Tie jam malkovrighis 8354 specoj da sovaghaj vegetaloj, kiuj okupas la trian lokon de la lando. Tie kreskas ankauh 122 specoj da vegetaloj pereontaj kaj protektataj de la shtato, kiuj konsistigas 31.6% de tiuj de la tuta lando kaj okupas la duan lokon de Chinio.

 (6) Fruktoj

    En Chinio estas 58 familioj kun 670 specoj da fruktarboj, el kiuj 110 specioj sub 43 familioj kreskas en Guangxi, kaj la tropikaj kaj subtropikaj fruktoj konsistigas 80%. Guangxi estas unu el la chefaj produktejoj de tropikaj kaj subtropikaj fruktoj en Chinio. La produktokvanto de pampelmuso de Shatian okupas la unuan lokon de Chinio, tiu de banano kaj ananaso okupas la duan lokon de nia lando, kaj tiu de orangho, lichio kaj longano -- la trian lokon respektive.

 (7) Arbaroj

    En 1999 en Guangxi kreskas 10.606 milionoj da hektaroj da arbaroj, kiuj kovras 39.26% de la areo de la tuta regiono. Tie kreskas pli ol 8mil specoj da arboj, kiuj okupas la trian lokon de Chinio.

 Medio

    En 1999 la mediprotektado rikoltis grandan sukceson en la Guangxi-a Ghuhang-nacia Auhtonoma Regiono. La 12 poluajhoj ellasitaj de industriaj entreprenoj estas bremsitaj sub la normo de la shtato. La media kvalito de Nanning, Guilin kaj Beihai jam atingis la shtatan normon. La aera kvalito de gravaj urboj atingis la 2-an gradon auh ech pli bonan kaj la akvo de 80% de la riveroj estas klara auh kompare klara.

 
II. Loghantaro
 
Loghantoj: 47.13 milionoj en la fino de 1999

Loghantara kresko: 0.943% en 1997

Averagha vivodauro:

 Nacioj

    Guangxi estas regiono, kie loghas multaj nacioj. Tie de generacio al generacio vivas ghuhang-oj, hanoj, jauhoj, mjaoj, dongoj, mulauhoj, mauhnanoj, hujoj, ghinoj, jioj, shujoj kaj gelauhoj. Krome tie vivas ankauh membroj de 25 aliaj nacimalplimultoj. Lauh statistiko en 1999 en Guangxi vivis 47.13 milionoj da loghantoj, el kiuj 17.956 milionoj estis nacimalplimultaj, kiuj konsistigis 38.1% de tiu de la regiono. Guangxi estas nacimalplimulta regiono, kie vivas plej multe da nacimalplimultanoj. Tie la ghuhang-oj (15.38 milionoj) konsistigas 32.6% de la loghantoj de la tuta regiono. En Chinio 95% de guhang-oj vivas en Guangxi.

 

 
III. Ekonomio
 

 

Ghenerale

    En 1998 ghia enlanda totala produktovaloro estis 190.34 miliardoj da juanoj, kiuj estas 5.91-obla, kiom tiu en 1978. La averagha jara kresko estis 9.3%. En 1991-1995 la ekonomio disvolvighis rapide, tiam la jara enlanda totala produktovaloro kreskis je 15.1%, kiu estis evidente alta ol la meznombra kresko de la lando siatempe.

Enlanda totala produktovaloro: 200.168 miliardoj da juanoj (en 1999)

Kresko:  8.3% (en 1999)

Pokapa produktovaloro:4 247 juanoj (en 1999)

Financa enspezo: 17.53 miliardoj da juanoj (en 1999)

Ekstera komerco:

    En 1998 la import- kaj eksporta valoro estis 2.984 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj 2.418 miliardoj estis eksportaj kaj per tio ghi kreis rekordon en la historio. En 1999 la totala import- kaj eksporta valoro estis 1.753 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fremda investo

    Guangxi altiris al si investantojn el 100 landoj kaj regionoj ghis la fino de 1998, kiam la Guangxi-a registaro aprobis 8802 projektojn, investitajn de eksterlandanoj kaj oni fakte uzis 8.003 miliardojn da usonaj dolaroj. En 1999 la loka registaro sankciis 223 projektojn kaj oni fakte uzis 921 milionojn da usonaj dolaroj.

    Alilandaj registaroj kaj popolaj organizoj donis al Guangzi pli kaj pli da helpo. La helpitaj projektoj estas chefe en Hechi, Baise kaj Liuzhou koncerne sintezan agrikulturan ekspluaton, sanprotektadon de virinoj kaj infanoj, trinkakvon, edukon en element- kaj mezlernejoj kaj filantropion por handikapitoj.

Chefaj industrioj:

    hidroelektra, sukerfara, nefera, konstrumateriala kaj mashinfabrika kun auhtofarado kiel la chefa.

 
IV. Telekomuniko
 

Telefonoj

    En 1993 Guangxi realigis telefonian programregadon en chiuj gubernioj kaj urboj.

 

 
V. Trafiko
 


Fervojoj

    3120 km. (fine de 1999)

Shoseoj

    En Guangxi la shoseoj aspektas kiel araneajho, kiu etendighas al chiuj lokoj. Fine de 1999 la shoseoj longis 51378 km. Tie chiuj urboj estas ligitaj per 2-aklasaj kaj plibonaj shoseoj, dum la guberniaj urboj -- per asfaltitaj vojoj kaj distriktoj -- per ordinaraj shoseoj.

Akvovojoj

    Guangxi estas la unika chemara nacimalplimulta auhtonoma regiono de Chinio. Ghia cheftera marbordo longis 1595 km. kaj la insula marbordo 605 km. Guangxi havas 21 havenojn kun 18 dokoj tauhgaj por ankrigho de pli-ol-10-mil-tonelaj shipoj. La jara en- kaj elshipiga kvanto de Fangcheng, Beihai kaj Qinzhou estas 12.56 milionoj da tunoj.

Aviado

    En 1998 funkciis en Guangxi 5 aerodromoj, 109 aerlinioj el 44800 km. entreprenataj de 23 aviadaj kompanioj.

 

 
VI. Projektoj bezonantaj fremdan investon
 

    

Fundamentaj instalajhoj, bazaj industrioj, industrioj kun alta teknologio, bazoj por eksportajhoj, sinteza ekspluato de agrikulturaj produktajhoj kaj teknologia reformado de shtataj entreprenoj.    

 

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16