Ningxia
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia

Chefurbo: Yinchuan
Prezidanto de la regiono: Ma Qizhi
Adreso:
Tel: 0951-5015889
Retadreso:

Geografia situo
    La Ningxia-a Huj-nacia Auhtonoma Regiono situas en nordokcidento de Chinio, en la supra kaj meza baseno de la Flava Rivero. Ghi, najbara al Shaanxi en la oriento, Interna Mongolio en la nordo kaj Gansu en la sudo, estas unu el la 5 nacimalplimultaj auhtonomaj regionoj de Chinio.
I. Geografio kaj natura stato
 
  Naturaj richfontoj

    Ningxia havas 712 mil hektarojn da kulturebla kampo. Ghi havas ankauh 3 milionojn da hektaroj da pashtejoj. La kamparo el 37 milionoj da hektaroj sur Weining-ebenajho irigaciata per akvo de la Flava Rivero estas unu el la kvar grandaj naturaj irigaciejoj en nordokcidento de nia lando.

    En Ningxia oni trovis jam 50 specojn da minajhoj. Tie estas ankauh abundo da nemetalaj minajhoj, kiaj karbo, gipso, nafto, natura gaso, kaolino, siliko kaj barito. La karba rezervokvanto estas granda kaj la specoj multaj, kiu nun estas elfosataj. La gipsa rezervokvanto okupas la unuan lokon de la lando kaj la silika rezervokvanto eble superis 17 milionojn da tunoj.

Medio

    La Ningxia-a Huj-nacia Auhtonoma Regiono estis chirkauhita de dezertoj Tenger, Mu Us kaj Ulanbuho kaj tie la tero serioze dezertighis. En ghia suda parto chie estis sulkoj sur montoj, serioze eroziighis la grundo, tamen la tieaj loghantoj akiris rimarkindajn sukcesojn en longtempa reformo de la natura medio. Enketo montris, ke la dezertighinta kampo jam reduktighis al 12600 kvadrataj kilometroj, kiuj estis 16500 kvadrataj kilometroj en la 70-aj jaroj kaj per tio Ningxia farighis la unua provinc-nivela regiono, kie malpliighas la dezerto.

     Nun en Ningxia la arbaroj kreskis al 400 mil hektaroj kaj la akumulita lignokvanto atingis 6.74 milionojn da kubmetroj. La arbaroj kovris nur 1.3% de la regiona areo en la 50-aj jaroj, sed nun 6.4%. La sablofiksa forstumejo Zhongwei che la rando de la dezerto Tenger aplikis la rimedon dum 40 jaroj planti herbojn en shnuraj retoj kaj aliajn efikajn rimedojn, kreis miraklon redukti la dezerton kaj garantiis la glatan funkcion de Baotou-Lanzhou-a Fervojo iranta tra dezerto kaj dank' al kiu ghi estis premiita de UN per la titolo "Unu el la 500 plej bonaj lokoj" en mediprotektado.

 

 
II.            Loghantaro
 


Loghantoj: 5.433 milionoj da loghantoj en 1999 kaj je 67 mil pli multe ol en 1998.

Loghantara kresko:  En 1999 la naskokvanto de la tuta regiono estis 1.797% dum la mortokvanto--0.565% kaj la natura kresko estis 1.232%

Averagha vivodauro: 69

  Nacioj

    En Ningxia vivas 1.8297 milionoj da hujoj, kiuj konsistigas 34.1% de la tuta loghantaro de la regiono kaj kvinonon de la tutlandaj hujoj. La hanoj konsistigas 65.36% de la tuta loghantaro. Krome, tie vivas ankauh manchuroj, dongshjangoj kaj mongoloj.

 

 
III. Ekonomio
 
Enlanda totala produktovaloro: 24.2 miliardoj da juanoj (en 1999)

Kresko: 8.7% (en 1999)

Pokapa produktovaloro: 4482 juanoj (en 1999)

Financa enspezo: 1.884 miliardoj da juanoj (en 1999)

Ekstera komerco

    Ningxia havas ekonomian, komercan kaj kunlaboran rilatojn kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ghi havas aron da industriaj kaj agrikulturaj bazoj, kie oni produktas 350 specojn da eksportajhoj.

    En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 390 milionoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 319 milionoj kaj la importa -- 71 milionoj.

Fremda investo

    La regiono uzas fremdan investon en fuelo, transporto, telekomuniko kaj aliaj 20 kampoj kaj la totala sumo de la fremda investo konsistigas kvaronon de la konstruaj kapitaloj de la regiono. 

Chefaj industrioj

    Karba, elektra, metalurgia, mashinfara, tekstila kaj manghaja.

 
IV.             Telekomuniko
 

 

Telefonoj

     En la nordokcidento de Chinio Ningxia estas la unua regiono, kie telefonio ligas chiujn vilaghojn. Ghis 1999 12% de la tieaj familioj havas telefonon. 

Telekomunika sistemo

    Tie per cifer-poshtelefono oni povas kontakti la tutan landon. De ghia chefurbo Yinchuan oni povas rekte paroli per telefono kun ajna loko de la mondo.

 

 
V.               Trafiko
 

Fervojoj

    La Baotou-Lanzhou-a Fevojo iras tra la norda kaj meza parto de la regiono. Dank' al funkcio de la Zhongwei-Baoji-a Elektrizita Fervojo Ningxia farighis grava membro sur la dua Euhrazia Ponto. Post plenumigho de la reformo de la Baotou-Lanzhou-a Elektrizita Fervojo la veturado estos pli facila.

Shoseoj

    La tieaj shoseoj plilongighas po 330 km. chiujare kaj nun ilia totala longeco estas 8700 km kaj per tio ghi estas unu el la provincoj kaj regionoj, kie la shoseoj estas densaj.

 Akvovojoj

    La Flava Rivero trapasas Ningxia je 397 km, super kiu estis jam metitaj 6 shoseaj pontoj. Post chiuj 66 km super la Flava Rivero vidighas unu ponto. Nun la 7-a ponto estas en konstruado.

 Aviado

    De Yinchuan oni povas rekte flugi al Pekino, Shanhajo, Xi'an, Kantono kaj aliaj lokoj de Chinio.

 
VI.            Projektoj bezonantaj fremdan investon
 

    

Altaj teknologioj;

    industrioj metalurgia, kemia, mashinfara, konstru-materiala kaj prilabora por terkulturajhoj kaj flankokupajhoj;

    teknika reformado de la ekzistantaj grandaj kaj mezgradaj entreprenoj por levi la kvaliton de la produktajhoj kaj mallevi la produktokoston, grandigi la eksportadon kaj levi la ekonomian profiton de la entreprenoj;

    entreprenoj por eksportado en la altteknologia disvolva distrikto de Yinchuan;

    sinteza ekspluato kaj utiligo de agrikulturaj richfontoj, terkulturo, brutobredado kaj prilaboro de iliaj produktajhoj;

    teknologio por fuelo-shparado, reprodukto de richfontoj kaj ilia sinteza utiligo, trakto de la medi-poluo, konstruado de urbaj fundamentaj instalajhoj;

    Turismo, manghajhoj kaj informaj servoj.

 

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16