Shaanxi
 
Shaanxi | Chongqing | Guizhou | Guangxi | Yunnan | Xinjiang | Gansu | Ningxia

Provincestro: Cheng Andong
Chefurbo:Xi'an
Adreso de la provinca registaro:
Oficejo de la provinca registaro, Xincheng-korto, Xi'an, Shaanxi (poshtkodo: 710004)
Tel:
029-7292664
Retadreso:
203.93.40.252/sxxx/gv.htm
Geografia situo

    

En la meza baseno de la Flava Rivero en la postregiono de Chinio, Shaanxi okupas lokon facile ligantan la chinan orienton kun ghia okcidento, la nordon kun la sudo. Ghia totala areo estas 205600 kvadrataj kilometroj.

I. Geografio kaj natura stato
 
  Naturaj richfontoj

1. Minajhoj

    Nun oni jam konstatis la rezervokvanton de 91 minajhoj, inter kiuj la karbo estas 161.8 miliardoj da tunoj, kiu estas la plej granda rezervokvanto de minajho de la provinco.

2. Akvoenergio

    La riveroj norde de Qinling-montaro apartenas al la akva sistemo de la Flava Rivero kaj tiuj sude de la montaro -- al tiu de Yangzi-rivero. Hanshui, unu el la grandaj branchoj de Yangzi, estas la plej granda rivero en la provinco kaj ghia jara akva flukvanto konsistigas pli ol duonon de tiu de la tuta provinco. La akva flukvanto de la tuta provinco estas 42.6 miliardoj da kubmetroj, al kiu oni povas instali generatorarojn kun totala kapacito de 14 milionoj da kW.

3.Animaloj

    Tie vivas 750 specoj da sovaghaj vertebruloj, el kiuj 79 estas raraj, inkl. de pando, orhara simio, neofeliso (Neofelis nebulosa) kaj aliaj 9 specoj da bestoj protektataj de la shtato.

4. Vegetaloj

    En Shaanxi la arbaroj kovras 5.93 milionojn da hektaroj, kiuj konsistigas 28.8% de la totala areo de la provinco. Tie kreskas 3300 specoj da sovaghaj vegetaloj, el kiuj 37 estas raraj kaj 800 farmaciaj. La tie kreskantaj hipofaeoj (Hippophae rhamnoides), gynostemma pentaphylla kaj aliaj sanigaj drogoj estas ekspluatindaj. La produktokvanto de lako kaj ghia kvalito estas la unuaj inter la samspecaj produktoj de nia lando. Jujubo, juglando kaj urushio estas tradiciaj eksportajhoj de la provinco.

5. Turismo

    En Shaanxi estas 72 imperiestraj mauhzoleoj, kiuj bone montras la sociajn ekonomion kaj kulturon de la koncerna epoko. La Mauhzoleo de Huangdi, Terakota Legio de Qin-dinastio, Famen-templo, Stelearo de Xi'an, Historia Mauhzoleo de Shaanxi, Antikvaj Urbomuroj de Xi'an kaj aliaj 4 lokoj estas rigardataj kiel la plej bonaj vidindajhoj. La Mauhzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj ghia terakota legio estis enlistigitaj en la nomaron de la Mondaj Kulturaj Heredajhoj.

Mediaj problemoj

    Nun akrighas la dezertigho, grunda erozio kaj sablovento.

    Antauh 1500 jaroj chie en Shaanxi estis verda stepo kaj oni honoris ghin per la nomo: "surtera maro" kaj "surtera paradizo". Poste pro militado kaj troa ekspluatado, detruighis arbaroj kaj flauhro, dezertighis kampoj peco post peco. La medio estis grave damaghita. Ghis 1949 perskauh komplete malaperis la arbaroj kaj fekundaj stepoj. Sablo movighas senchese suden, engluante kampojn kaj vilaghojn. Furioza sablovento serioze malutilis al la tieaj industrio kaj agrikulturo.

    La konstanta lavado kaj mordado de akva fluo sulkigis la la Leuhsan Altebenajhon. La subprovincoj Yan'an kaj Yulin, estas lokoj, kie grave efloreskas la grundo. Chiujare tie kelkcent milionoj da tunoj da sablo forportighas de la Flava Rivero kaj sedimentas en ghia lito.

    Oni faras reordigon de la medio unue en la norda parto de la provinco. La inghenierio "Beligi la Montojn kaj Riverojn" ja estas destinita por moderigi la grundan erozion kaj plibonigi la ekologian medion. Konforme la malsamajn cirkonstancojn de diversaj lokoj oni faris planon por bonordigi, konstrui kaj disvolvi la regionon konstante suferantan de sablovento che la Granda Muro interne de Shaanxi, sulkoplenajn lokojn sur la Leuhsa Altebenajho en norda Shaanxi, sulkoplenajn lokojn sur Weibei-Altebenajho, Guanzhong-Ebenajhon kaj regionon inter la montaroj Qinling kaj Daba. Post penado en dekoj da jaroj Shaanxi certe farighos bela loko, utila al la ekonomia kaj socia disvolvigho.

 

 
II. Loghantaro
 
Loghantoj: 35.96 milionoj

Loghantara kresko: 0.713%

Averagha vivodauro:

Nacioj: Hanoj konsistigas 99.4% de la tuta loghantaro. Tie vivas ankauh hujoj, manchuroj kaj mongoloj. La loghateco de la provinco estas 174 homoj po kvadrata kilometro.

 

 
III.Ekonomio
 

Enlanda totala produktovaloro: 148.76 miliardoj da juanoj (en 1999)

Kresko: 8.4% (en 1999)

Pokapa poduktovaloro: 3834 juanoj

Procentoj okupataj de la unua, dua kaj terciara industrioj en la produktovaloro:  20.5%; 41.1% kaj 38.4%

 

Financa enspezo: 9.33309 miliardoj da juanoj


Ekstera komerco:

    En 1999 la totala importa kaj eksporta valoro estis 2.033 miliardoj da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta estis 1.177 miliardoj kaj laboruloj eksportitaj eksterlanden enspezis 860.7 milionojn da usonaj dolaroj. Sole en 1999 Shaanxi sendis 1883 inghenierojn, teknikistojn kaj fakajn laborulojn eksterlanden.

Fremda investo:

    En 1999 en la provinco estis 157 projektoj investitaj de alilandanoj, kaj oni fakte uzis 265 milionojn da juanoj. En Shaanxi estas 2 980 alilandaj entreprenoj. La Frato-Kompanio de Japanio, MCME-kompanio de Usono, Philip-kompanio de Nederlando, Norda Elektra Aplika Kompanio de Kanado kaj aliaj ekfunkciis en Shaanxi. De 1983, kiam en la provinco aperis la unua alilanda entrepreno, ghis 1999, la provinco sankciis entute 2971 projektojn investitajn de alilandanoj, kiuj uzis sume 2.745 miliardojn da usonaj dolaroj.

Chefaj industrioj:

    Elektronika, mashina, farmacia, kemiindustria, fuela, manghajha kaj turisma.

 
VI. Telekomuniko
 


    Telefonoj (konduktilaj kaj senfadenaj).

    Nun en Shaanxi funkcias sume 2532 mil programregaj telefonoj kaj 4 milionoj da ordinaraj kaj poshaj telefonoj.

 
V. Trafiko
 

Fervojoj

    En Shaanxi funkcias 13 fervojoj. la Xi'an-a Fervoja Stacio kaj ghia klasifikejo formis la plej grandan fervojan centron en la nordokcidento de Chinio.

Shoseoj

    Xi'an estas centro de la provincaj shoseoj. De Xi'an radias 9 shtataj shoseoj. Ekspresaj auhtovojoj longas 385 km.

Aviado

    La Xi'an-a Flughaveno estas unuaklasa aerodromo de nia lando, tauhga por diversaj aviadiloj. Xianyang-aerodromo sub la Xi'an-a Flughaveno estas aviada nodo en la nordokcidento. La aerodromo estas grandigata. En Shaanxi estas 119 aerlinioj, kiuj ligas la provincon kun 51 chinaj urboj kaj multaj urboj de aliaj landoj.

 
VI. Entreprenoj bezonantaj fremdan investon
 

 

กกBazaj instalajhoj, kemiindustrio, farmacio, metalurgio, mashinfarado, elektroniko, malpezindustrio, manghajho-prilaboro kaj konstrumaterialoj.

 
(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16