| ĦĦĦĦLa konfirmita 
                    areo kovras 1700 kvadratajn metroj, el kiuj 280 estis prifositaj. 
                    La trovitaj restajhoj inkluzivas 3 sekigajn halojn, 8 vinkelojn, 
                    4 fornojn, 4 cindr-kavojn kaj voj-bazojn, lignajn kolonojn 
                    kaj instalajhojn de distilado. Oni elterigis grandan nombron 
                    da blua kaj porcelanajhoj kun bluaj desegnoj sur blanka fono, 
                    produktitaj en la dinastioj de Ming kaj Qing.      Malkovro 
                    de la ruino konigis la tutan proceson de distilado siatempan. 
                    La ruino estis dividita en vin-butikon en la fronto kaj prilaborejon 
                    en la malantauo. La sekigaj haloj, vinkeloj kaj fornoj estis 
                    aranghitaj en la malantauo. La voj-fundamentoj kaj fajencaj 
                    kaj porcelanaj mangh- kaj drinkujoj kolektitaj apud la distilejo 
                    estas restajhoj el la vinbutiko che la strato. La ruino de 
                    la Distilejo Shuijingjie trovighis che la origina vinfarejo 
                    de la Quanxing-a Distilejo, kiu ankorau funkcias hodiau. El 
                    la subteraj amasighoj de restajhoj kaj la ordo de sinsekvo 
                    de objektoj, arkeologoj konstatis la kronologian chenon etendighintan 
                    de Ming-dinastio ghis la nuna tempo, kaj la kontinuan produktadon 
                    de vino en la pasintaj 500 jaroj. Tio estas la nura ekzemplo 
                    de vinproduktado kaj negoco en antikvaj tempoj trovita en 
                    Chinio. 
                     |