| 
            
              
                | Kulturo de Tang-dinastio 
                      kajBohai-regno (januaro 5, 2000)
 |  กกกกLa regno 
              Bohai (698-926), etna reghimo en nordorienta Chinio havis intiman 
              rilaton kun Tang-imperio (618-907), kaj estis profunde influita 
              de la kulturo de Tang.      La 
              projekto por esplorado pri la Ruino de la Palaca Urbo de Longquanfu, 
              Shangjing, Bohai, estis efektivigita de la Shtata Administrejo de 
              Muzeoj kaj Kulturaj Restajhoj ekde 1997. Oni deziras, ke post 10 
              jaroj ili klare konos la originalan fizionomion de la palaco por 
              plua esplorado pri la origino de la kulturo de la regno.      De 
              julio ghis oktobro 1999 arkeologoj faris grandskalan prifosadon 
              en la ruino de la palaca urbo kaj la rezulto montras, ke iu palaco 
              che la ruino estas preskau identa en strukturo kaj stilo kun Hanyuan-halo,la 
              imperiestra audienca halo en la Palaco Daming, en Chang'an, chefurbo 
              de Tang-dinastio. Analizinte ghia n skalon, oni konkludis, ke ghi 
              estis ankau halo por la imperiestro kaj liaj ministroj diskuti la 
              shtatajn aferojn.      Oni 
              elterigis valorajn historiajn objektojn, inkluzive de granda nombro 
              da tegoloj kun chinaj ideogramoj, kio montris, ke chinaj ideogramoj 
              tiam estis uzataj en la kortego. Krome, estas elterigita ankau orumita 
              bronza budhostatuo. Tiam budhismo estis respektata de Tang-imperio. 
                   Du 
              bultenaj tabuloj estis trovitaj sur brika bazo, sur kiuj estis skribitaj 
              la vortoj "kvar rangoj" kaj "kvar pozicioj" de oficistaro. Tio montris, 
              ke Bohai sekvis la Tang-sistemon pri dekretado kaj reguloj. Lau 
              la konataj arkeologiaj materialoj la bultenaj tabuloj estas unuafoje 
              elterigitaj en Chinio.     La 
              internacia akademia rondo atingis komunan opinion, ke la regno estis 
              fondita unue de la loka etna tribo Mohe. Ghi submetighis al Tang-kortego, 
              kaj farighis loka etna reghimo sub Tang-kortego.      |