| 
              
                 
                 
                  | Grava Arkeologia 
                      Malkovro che Mogao-grotaro, Dunhuang (junio 11, 2000)
 |  กกกก10-jara 
              esplorado de la norda parto de Mogao-grotaro estis finita. Mogao-grotaro 
              estas ankau konata kiel "Milbudhaj Kavernoj". En la suda parto estas 
              492 grotoj, kaj en la norda parto estas pli ol 200 grotoj, kun malmultaj 
              freskoj kaj budhostatuoj interne. Antaue la nordaj grotoj estis 
              rigardataj kiel loghejoj de la artistoj kaj pentristoj laborantaj 
              por konstruado de la suda parto, tial ili estis neglektataj antaue.      En 
              1988 la Dunhuang-a Esplora Akademio ekspedis tachmenton al la norda 
              parto por efektivigi plenampleksan arkeologian esploradon kaj prifosadon. 
              En 1996 la "programo de arkeologia esploro kaj studo de la norda 
              parto de Mogao-grotaro, Dunhuang" estis listigita kiel shlosila 
              objekto en la sociaj sciencaj esplor-programoj de la shtato en la 
              9-a Kvin-jara Plano. La tachmento esploris kaj prifosis la 243 grotojn 
              unu post alia en la norda parto. Ilia unua jugho estis, ke la grotoj 
              estis uzataj chefe por aranghi vizitantajn monahhojn, au por metidado 
              au funebrado. Granda nombro da fragmentoj de sutroj estis eltrovitaj 
              de tie. Ili estis en la 7 lingvoj han-a, tibeta, ujgura, sanskrita, 
              okcident-xia-a, mongola kaj siria, el kiuj la lastaj 3 estis unuafoje 
              trovitaj. La plej valoraj trovoj estas la "Ora Fragmento" en la 
              lingvo de Okcidenta Xia kaj fragmentoj de la "Originala Sutro de 
              Ksitigarbha", la sola konata ekzistanta kopio en la mondo. De tie 
              oni trovis ankau nombron da persaj arghentaj moneroj, moneroj de 
              Okcidenta Xia, bone konservita ujgura ligno-klisha tipo, fajencajhoj,lignajhoj 
              kaj tekstilajhoj, chiuj estas tre valoraj.      |