| 
              
                 
                 
                  | Urbo en la regperiodo 
                      de la suverenoj Yao kaj Shun (junio 6, 2000)
 |  กกกกRuino 
              de la antikva urbo en la regperiodo de la suverenoj Yao kaj Shun 
              estis trovita en Xiangfen-gubernio, Shanxi-provinco. Tiu grava eltrovo 
              fruigis la historion de la shtata sistemo de la china nacio je mil 
              jaroj.      La 
              ruino, dirita kiel unu el la luliloj de china civilizacio kaj konata 
              kiel chefurbo de la regperiodo de Yao, situis en Taosi-vilagho, 
              Xiangfen-gubernio, Shanxi-provinco. Antau la eltrovo oni tie trovis 
              pli ol dekmil tombojn de antau pli ol 4 mil jaroj, en la tomboj 
              estis bronzajhoj, la plej fruaj en la mondo. Krome, estis trovita 
              china ideogramo sur fajenca peco. La eltrovo de la antikva ruino 
              subtenas la opinion, ke la tri karakterizajhoj de la origino de 
              la shtato estas skribsignoj, metalajhoj kaj urbo. 
              กกกก
 |