| 
              
                 
                 
                  | Mistera Han-tombo 
                      cheLaoshan-monteto (aprilo 8, 2000)
 |  กกกกLa tombo 
              estas la tria grava eltrovo en la arkeologia historio de Pekino, 
              post la eltrovo de la subtera palaco de la mauzoleo Dingling, unu 
              el la 13 mauzoleoj de Ming-dinastio, kaj la eltrovo de la tombo 
              de Han-dinastio che Dabaotai.      La 
              antikva tombo trovighas sur Laoshan-monteto, 10 km. okcidente de 
              centra loko de Pekino. La pordo de la tombo estas 24.5-26 m. longa, 
              22-23.5 m. largha. La trapasejo de la tombo estas 24 m. longa. Nun 
              la "Huangchang Ticou", rektangula fera instrumento kaj la restajhoj 
              de du aliaj trapasejoj uzitaj dum la konstruado de la tombo estas 
              trovitaj. "Huangchang Ticou" estas speciala arangho en princa tombo 
              por cheni cipresajn lignojn en unudirekta vico. Tio simbolas la 
              specialan statuson de la entombigito. El tio specialistoj pri historiaj 
              objektoj asertis, ke la tombo estis de princo de Han-dinastio. La 
              fera instrumento atestas la nivelon de metalurgio dum Han-dinastio. 
              La tombo de Han che Laoshan estas la plej grava arkeologia eltrovo 
              en la pasintaj 30 jaroj en la areo de Pekino. Nun la prifosado ankorau 
              dauras. กกกก
 |