| 
              
                 
                 
                  | Sesdek Signalfajraj 
                      Turoj de Han-dinastio (oktobro 15, 1999)
 |  กกกกSesdek 
              signalfajraj turoj de Han-dinastio (202 a.K.-16 p.K) estas eltrovitaj 
              en la urbo Fushun, Liaoning-provinco, nordorienta Chinio. Ili estas 
              parto de la Granda Muro, defenda sistemo, konstruitaj dum regperiodo 
              de imperiestro Wudi de Han-dinastio (156-87 a.K.), en la orienta 
              parto de Liaoning-provinco, etendighantaj de oriento al okcidento 
              en la distanco de 150 km.      Ekde 
              1998 la urbo ekserchis la originan sidejon de la Granda Muro kaj 
              en pli ol unu jaro 40 signalfajraj turoj de Han-dinastio estis trovitaj. 
              Tiu grava eltrovo donis gravan ateston por difini la amplekson de 
              la antikva Granda Muro.      Ekde 
              printempo 1999 granda esplor-tachmento organizita de la Instituo 
              de Historiaj Objektoj kaj Arkeologio en Liaoning-provinco trovis 
              pli ol 40 signalfajrajn turojn che la riveroj Hun kaj Suzi en Fushun,se 
              plus la 20 signalfajraj turoj trovitaj en la 80-aj jardekoj, la 
              sumo estas 60.      Tiuj 
              turoj estis faritaj el tero kaj shtonoj, en la formo de rondaj montetoj 
              kun larghaj bazoj kaj malgrandaj suproj. Ilia meznombra alteco estas 
              2 au 3 m., dum la bazo larghas 5-8 m. Rokmuraj fundamentoj estis 
              trovitaj chirkau la turoj. Oni supozas, ke eble tie estis loghloko 
              de garnizonantoj siatempe. กกกก
 |