| 
            
              
                | Nova Elkovro de 
                      Porcelanaj Bakujoj de Tang-dinastio en Jiangxi (aprilo 9,1999)
 |  กกกกPorcelanaj 
              bakujoj kaj bluaj porcelanajhoj antau nelonge malkovritaj en la 
              ruino de bakfornoj de Hongzhou, Fengcheng, Jiangxi-provinco, donis 
              atestojn, ke la loko estis unu el la luliloj de porcelana produktado 
              de Chinio. La ruino de Hongzhou-bakujoj de Fengcheng estas historia 
              loko protektata de la shtato. La prifosado estis efektivigita de 
              grupo da fakuloj de la Arkeologia Instituto de Historiaj Objektoj 
              de Jiangxi-provinco kaj la Arkeologi Fakultato de la Pekina Universitato. 
              La novaj eltrovoj datighis de la 1-a ghis la 4-a centjaro (dum la 
              periodoj de la dinastioj Orienta Han, Tri Regnoj kaj Okcidenta Jin). 
              La eltrovo de granda nombro da bakkestoj kaj altkvalitaj porcelanajhoj 
              de la Okcidenta Jin (265-316) fruigis la datighon por uzado de bakkestoj 
              por porcelanajhoj de la 5-a jarcento (Sudaj Dinastioj) al la 3-a 
              jarcento (Okcidenta Jin). Uzado de bakkestoj por porcelana produktado 
              estis china invento.      La 
              Hongzhou-bakujo estis unu el la ses famaj bakujoj en Tang-dinastio. 
              Arkeologoj prifosis la bakujon tri fojojn. Ili prifosis 27 rektangulajn 
              unuojn kaj malkashis areon de 568 kvadrataj metroj. Entute 11985 
              pecoj de diversaj bakfornaj iloj kaj bluaj porcelanajhoj estis elterigitaj. 
              5 bakfornoj konstruitaj en la dinastioj Sui kaj Tang estis malkovritaj. 
              La du bone konservitaj el ili estas metitaj sub protektado.      La 
              elterigitaj objektoj ampleksas bluajn porcelanajn potojn, bovlojn, 
              tasojn, pelvojn, shtonajn inkfrotujojn, grandajn kaj malgrandajn 
              tasojn, incensujojn, larghbushajn kruchojn kaj pladojn, chiuj estas 
              fajnaj, brilaj kaj glate glazuritaj. La nove elterigita blua ronda 
              inkfrotujo kun du akvujoj estas la plej valora objekto.      La 
              desegnaj teknikoj sur la bluaj porcelanajhoj de la bakujoj Hongzhou 
              estis originalaj. La desegnajhoj chiuj estis popularaj dum Tang-dinastio. 
              La variaj produktajhoj, kuriozaj modeloj kaj harmonie rafinitaj 
              desegnajhoj kaj dekoracioj montras, ke la tekniko de Hongzhou-aj 
              porcelanajhoj atingis novan altecon en Tang-dinastio.      La 
              bakkestoj en diversaj periodoj montris evidentajn diferencojn. Ili 
              pruvis, ke oni ekuzis la bakkestan teknikon almenau en la Okcidenta 
              Jin-dinastio. La esploroj kaj elfosado konfirmis, ke la ruino de 
              Hongzhou-aj bakujoj estis grandaj. Pli ol 20 antikvaj porcelanaj 
              bakfornoj estis en 18 vilaghoj sub Fengcheng che Ganjiang-rivero. 
                   |