| 
            
              
                | Mauzoleo de la 
                      Okcidenta HanPrifosita (septembro-oktobro 25, 1999)
 |  กกกกLa 16-an 
              de septembro 1999 la registaro de Shaanxi-provinco publikigis gravan 
              informon pri arkeologia prospektorado kaj parta prifosado de la 
              Mauzoleo Yangling de la Okcidenta Han-dinastio.      La 
              tombejo Yangling, la imperiestra mauzoleo de la Okcidenta Han-dinastio 
              (202 a.K-16), dorminte subtere ch. 2100 jarojn, estis prifosita 
              en la pasintaj jaroj. Tie oni trovis nombron da kolore pentritaj 
              argilaj figuroj kaj 90 grandajn kunentombigitajn kavojn proksime 
              de la mauzoleco, kun totala areo de pli ol 7 mil kvadrataj m. En 
              la kavoj estis granda nombro da historiaj objektoj. Ankau estis 
              elfosita tombejo de kunentombigitoj, la plej granda ghis nun trovita 
              en Chinio. La konfirmitaj 5 mil kunentombigitaj tomboj kovras areon 
              de 3.5 kvadrataj kilometroj. El la elfositaj 280 kuntombigitaj tomboj 
              oni elterigis pli ol 5 mil pecojn kaj kompletojn de diversspecaj 
              historiaj objektoj.      La 
              Mauzoleo Yangling estas la eterna ripozejo de Liu Qi, imperiestro 
              Jingdi de Han (188-141 a.K.) kaj lia edzino, GhI situas sur la altebenajho 
              Xianyang en Shaanxi-provinco. Ghi estas la plej orienta el la 9 
              mauzoleoj de la Okcidenta Han-dinastio en Xianyang.      Ekde 
              1991 ghis oktobro 1994 grandskala arkeologia prifosado kaj esplorado 
              de Yangling estis farita. El la ruino, kiu konsistigas nur 1h13 
              de la areo de la kunentombigitaj tomboj, elterighis ch. 600 kolorpentritaj 
              argilaj figuroj kaj 4 mil historiaj objektoj.      Esplorado 
              konfirmis, ke la argilaj figuroj en Yangling estis faritaj tiamaniere: 
              Unue oni faris la figurojn, post tio kolorigis ilin per la samaj 
              koloroj, kiaj tiuj de la haroj kaj hauto, almuntis al ili moveblajn 
              lignajn brakojn kaj fine vestis ilin. Pro tempopaso la vestoj kaj 
              lignaj brakoj putrighis kaj ili farighis nudaj figuroj, tamen la 
              koloroj restis brilaj kiel en la komenco.     Tiuj 
              senbrakaj argilaj figuroj altas ghenerale 62 cm. Kaj la shultroj 
              estas ebenaj kun ronda truo en la mezo. Ili estis tre versimilaj. 
                   |