| 
              
                 
                 
                  | Dinosauraj fosilioj 
                      en Lufeng, Yunnan-provinco (januaro 19, 2000)
 |  กกกกDe oktobro 
              1997 ghis la fino de 1999 la Arkeologia Instituto de Yunnan-provinco 
              kaj Muzeo de Lufeng-gubernio elfosis dinosaurajn fosiliojn en la 
              vilagho Laochangqing, Lufeng-gubernio, Yunnan-provinco. Oni trovis 
              8 pecojn de individuaj dinosauraj fosilioj.      Matene 
              de frua julio 1995 Lo Jiayou, tiea kamparano laboris sur sia parcelo 
              kaj "krak!" lia shpato frapis je la "pordo" de trezorejo. Ooste 
              li eksciis, ke li tiam staris ghuste sur dinosaura fosiliaro, la 
              plej granda en la mondo. La unua fosilio elfosita de li estis en 
              grandeco de terpomo. Post esplorado oni konis, ke ghi estas dinosaura 
              fosilio kaj proksime kushis multege da tiaj fosilioj. La loko sin 
              trovas 300 km. fore de la norda flanko de la Kunming-Chuxong-a Shoseo. 
                   Kun 
              aprobo de la koncernaj departementoj de la loka registaro, la Arkeologia 
              Instituto de Yunnan-provinco kaj la Dinosaura Muzeo de Lufeng-gubernio 
              lanchis la unuaperiodan prifosadon en februaro 1997. Oni elfosis 
              4 dinosaurajn fosiliojn sur purpura rok-argila stratumo (de la jhurasa 
              periodo de la mezozoika erao). Ghis nun oni trovis 120 dinosaurajn 
              fosiliojn.      Specialistoj 
              kredas, ke tiuj dinosauroj vivis antau 160 milionoj da jaroj en 
              malfrua meza jhuraso.      Nun 
              la loka gubernia registaro ellaboras planon pru protekto kaj disvolvo 
              de la ruino de dinosauroj. La Shanhaja Natura Muzeo alighis al la 
              esplora kaj protekta laboro. Oni diras, ke che la ruino konstruighos 
              ampleksa instalajho el scienc-esplora bazo, halo de scienca popularigo 
              kaj turisma loko. กกกก
 |