| 
            
              
                | Grandaj Budhistaj 
                      Turoj dela Okcidenta Xia (oktobro 22, 1999)
 |  กกกกSur montodeklivo 
              malpli ol cent m. okcidente de Helan -monto en la Ningxia-a Huj-nacia 
              Autonoma Regiono, okcidenta Chinio, arkeologoj prifosis 3600 kvadratajn 
              metrojn kaj trovis 62 fundamentojn de budhismaj pagodoj, kiuj kashighis 
              subtere plurajn jarcentojn. Estis elterigitaj ankau ch. 100 delikate 
              faritaj miniaturaj pagodoj, malgrandaj budho-statuoj kaj iom da 
              cindro kaj duonbruligitaj hom-ostoj. La buntaj pentrajhoj sur kalkitaj 
              fundamentoj restas brilaj.      La 
              alteco de la plej granda turfundamento restas 0.6 m., kaj tiu de 
              la plej malalta nur dekkelkaj cm. La plej granda fundamento havas 
              diametron de 3.5 m. kaj tiu de la malgranda -- malpli ol du m. La 
              fundamentoj estas en tri bazaj formoj: kruca, okangula kaj kvadrata. 
              Estas 57 fundamentoj krucformaj, 3 kvadrataj kaj 2 okangulaj.      La 
              62 budhhaj pagodoj lokighis senorde, sen ajna klasigo de superulo 
              kaj subulo. La malkovro montris, ke la konstruado de la pagodoj 
              dauris longan tempon. La chambroj interne de la pagodoj estas diferencaj 
              en grandeco kaj la pagodoj estis konstruitaj el diferencaj materialoj, 
              kiaj shtonoj, brikoj kaj adoboj. Arkeologoj trovis, ke preskau chiuj 
              pagodoj kovrighis per tavolo da kalko ch. du centimentojn dika, 
              sur kiu vidighas kolorrichaj bildoj.      Shajnas, 
              ke la turoj ne konstruighis en la sama tempo. Blua briko kun skribsignoj 
              uzitaj de la Okcidenta Xia kaj kvar moneroj elterigitaj el la ruino 
              provizis gravajn donitajhojn por datigho de la pagodoj. La moneroj 
              indikas, ke la pagodoj eble konstruighis inter la prospera periodo 
              de Okcidenta Xia (1038-1227) kaj Yuan-dinastio (1271-1368). Estas 
              ankau elfositaj el la ruino malgrandaj argilaj statuoj de Budho 
              kaj Bodisatvo, glazuraj turbazoj, glazuraj eroj kaj pecoj de porcelanajhoj. 
              Kvankam plejmulte el ili difektighis, tamen ili estas ankorau valoraj 
              kiel por arkeologio.      La 
              ruino estas tre valora por esplorado pri la temploj de la Okcidenta 
              Xia, konstruado de pagodoj, tibeta budhismo kaj la disvastigado 
              kaj evoluado de la kulturo de Okcidenta Xia, kaj ghiaj politiko, 
              ekonomio kaj historio.      |