| 
              
                 
                 
                  | Ruino de Homaj 
                      Fosilioj Eltrovitaj che Wuxia-Gorgho de Yangzi-rivero (decembro 
                      2,1999) |  กกกกProf. 
              Huang Wanbo de la Instituto de Vertebrula Paleontologio kaj Paleoantropologio 
              de la China Akademio de Sciencoj malkovris richan kaj bone bonservitan 
              ruinon de homaj fosilioj en karsta kaverno che Heliang, sub municipo 
              de Chongqing.      Somere 
              de 1999, kiam komercisto Zhu Kaijun serchis turismajn lokojn che 
              la vilagho Xinjian, en la distrikto Heliang, Wushan-gubernio, li 
              trovis fosiliojn de mamulo en karsta kaverno. Helpate de la gubernia 
              registaro, prof. Huang kune kun personoj el la Instituto de Peleonantropologio 
              de Wushan che Longgupo, trovis sedimentojn sur antikva rivero kaj 
              fosilion de homa kranio en la kaverno. Li ankau kolektis pli ol 
              30 speciojn de fosilioj de aliaj mamuloj kaj pli ol 40 shtonajhojn 
              en ghiaj supra kaj malsupra kavernoj. Li trovis ankau cindron -- 
              postsigno de la fajrouzado far homoj.      Dank' 
              al daura esplorado oni konfirmis, ke la "homoj de Heliang" vivis 
              antau 15 mil jaroj en la regiono de Tri Gorghoj. La mastro de Bashan-monto 
              estis "homoj de Heliang", kiuj chasis per shtonajhoj kaj sin varmigis 
              per natura fajro. La loghantaro senchese reproduktis kaj disvolvis. 
              El la esploroj venis konkludo, ke la esplorado pri Chongqing-kulturo 
              devas komencighi per "homo de Heliang" kaj "kulturo de Heliang". 
              กกกก
 |