| ĦĦĦĦLa tombo el brikoj 
                    estas unuchambra kun dekliva trapasejo. Ghi estas ebena kvadrato 
                    kun arkaj lateroj. La restajhoj estas blanka marmora cherko, 
                    okangulaj blankaj marmoraj kolonoj kaj shton-skulptajhoj de 
                    ofer-homkapoj. La plej valoraj estas la reliefaj bildoj, koloritaj 
                    kaj arghentitaj, sur la bazo kaj kvar flankoj de la cherko. 
                    La dekoritaj figuroj, vestoj, akcesorajhoj, fishoj, floroj 
                    kaj birdoj en la bildoj elspiras fortan guston de mez-azia 
                    kulturo. La tombo estas ununura arkeologia eltrovo ghis nun 
                    elfosita en la meza kaj malsupra baseno de la Flava Rivero, 
                    kio reflektas la kulturon de Mez-Azio. Ghi estas ankau la 
                    sola tombo elfosita per scienca metodo kaj kun preciza kronologia 
                    registro. Ghi kun richaj restajhoj estis bone konservita. 
                    Ghi havas grandan signifon en esplorado pri kulturaj intershanghoj 
                    inter Chinio kaj okcidentaj landoj dum la Nordaj Dinastioj 
                    kaj Sui-dinastio, kaj en esplorado pri la Silka Vojo kaj la 
                    historio de urbo Jinyang. 
                     |