| ĦĦĦĦOni faris esploradon 
                    kaj malkovron en la areo de ch. 500 mil kvadrataj metroj en 
                    la la botforma urbo. Sin apogante sur montaj klifoj, la urbo 
                    sin shirmis per rokoj che mildaj montkurbighoj.      La 
                    urbo kun tri pordoj estis dividita en du partojn: surmontan 
                    kaj submontan. Sur la monto estis elterigitaj gvatturo, akvokonservejo, 
                    kazernosimilaj grupoj de konstruajhoj kaj restajhoj de la 
                    malfrua neolitiko, Printempo kaj Autuno, Militantaj Regnoj, 
                    la dinastioj de Okcidenta kaj Orienta Han, Wei, Jin kaj Liao. 
                    Ch. 1 mil pecoj de diversaj objektoj, kiaj fajencajhoj, shtonoj, 
                    porcelanajhoj, bronzajhoj kaj ferajhoj estis trovitaj. Post 
                    prifosado la dimensio, arangho kaj strukturo de la monturbo 
                    jam estis konfirmitaj. Estas konataj la trajtoj de konstruado 
                    kaj konstruaj teknikoj de la frua monturbo de Koguryo. Tio 
                    donis gravajn atestojn por prognozi, ke la monturbo, au urbo 
                    Heshenggu eble estis frua chefurbo de Koguryo. Tio estas nova 
                    eltrovo en la nordoriento de Chinio. La eltrovo de neolitikaj 
                    kulturaj restajhoj, precipe grupo da ruinoj kaj restajhoj 
                    de la frua periodo de Koguryo, provizos novajn materialojn 
                    por fruigi la daton de Koguryo-kulturo, por fondi la kronologion 
                    de la antikva kulturo de la regiono Huanren kaj por studi 
                    ghian kulturan geneologion.  |