| ĦĦĦĦTio estas grandskala 
                    altterasa tombejo de Liangzhu-kulturo, rigore aranghita kaj 
                    planita. Ch. 1 mil kvadrataj metroj estis prifositaj en 1999, 
                    kiam 13 grandaj kaj mezgrandaj tomboj de la frua kaj meza 
                    stadioj de Liangshu-kulturo estis elterigitaj kaj kribritaj. 
                    Oni elterigis 155 jadajhojn kaj multe da , shtonajhoj kaj 
                    fajencajhoj. En la ordigita tombejo kun areo de 400 kvadrataj 
                    metroj, la tomboj estis lokitaj en la A-formo kaj vicighantaj 
                    al la nordokcidento kaj nordoriento. La tombo n-ro 13 estas 
                    la plej granda ghis nun trovita de Liangzhu-kulturo kaj bone 
                    konservita. Ghiaj skalo kaj entombigitaj objektoj markis la 
                    altsocian pozicion de la entombigito. La malmultaj sed altkvalitaj 
                    jadajhoj uzitaj kiel entombigitajhoj eble reprezentas alian 
                    funebran tipon de Liangzhu-kulturo.      La 
                    suda parto de Jiangshu-provinco, kie trovighas Gaochengdun, 
                    estas grava regiono en Chirkau-taihu-kulturo. La eltrovo montras, 
                    ke la pozicio de la suda parto de Jiangsu en Liangzhu-kulturo 
                    ne estas neglekta. Ghi eble reprezentas alian centron, similan 
                    al la grava pozocio de la regionoj de Ningzhen kaj Fuquanshan 
                    de Shanhajo.  |