| ĦĦĦĦOni prifosis 
                    areon de pli ol 6 mil kvadrataj metroj kaj trovis abundon 
                    da historiaj objektoj, kiuj montras la periodojn de neolitiko 
                    ghis la dinastioj Shang kaj Zhou, la periodoj de Printempo 
                    kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj, la dinastioj Okcidenta Han, 
                    Wei, Jin kaj Ming. La tomboj estas diversstilaj: teraj tomboj, 
                    shtonaj cherkoj en teraj tomboj, tomboj kovritaj per grandaj 
                    shtonplatoj, grupo da shtonaj tomboj kun granda shtona kovrilo, 
                    grupo da shtonaj tomboj kun au sen shtuparetoj kaj platformo. 
                    Tie estis trovita ankau komuna tombo de 40 korpoj, plejparte 
                    virinaj. La grupo da shtonaj tomboj kun au sen shtuparetoj 
                    kaj platformo reflektas specialan funebran moron dum la periodo 
                    de Koguryo.      La 
                    ses arkeologiaj kulturaj restajhoj stadigitaj dum la elfosado 
                    spegulas ses novajn kulturajn tipojn. La restajhoj de neolitiko 
                    kun klaraj stratifikajhoj estas la unuafoje eltrovitaj en 
                    la suda parto de Jilin-provinco. La eltrovo de fajenca li 
                    (antikva kuirioo kun tri kavaj kruroj) de la dua stadio de 
                    la epoko de la bronzo refutis la konvencian hipotezon, ke 
                    li ne estis uzita en la meza kaj supra basenoj de Yalu-rivero. 
                    La elterigitaj tristadiaj mallonga bronza spado kaj mulditaj 
                    modeloj montris, ke muldado jam aperis en la nuna Jilin dum 
                    la periodoj Printempo kaj Autuno kaj Militantaj Regnoj. La 
                    kvarastadiaj trancheoj chirkau montoj montris, ke la ruino 
                    estis granda vilagho en la Okcidenta Han-dinastio. Oni supozis, 
                    ke ghi datighis de la frua etapo de Koguryo. La fajencajhoj 
                    de la kvina stadio estighis en la meza kaj lasta periodoj 
                    de Koguryo, vidiginte miksajhon de la kulturoj de la Centraj 
                    Ebenajhoj kaj la loko. La divido de stadioj de la restajhoj 
                    kunigantaj Koguryo-kulturon kun la loka kulturo de la epoko 
                    de la bronzo havos gravan influon sur studo pri la epoko de 
                    la bronzo en la Nordorienta Azio kaj la restajhoj de Koguryo. 
                     |