| ĦĦĦĦTio estas la 
                    dua tombo de markizo de Han-dinastio, neshtelita kaj nefosita, 
                    eltrovita en Hunan, post tiu en Mawangdui che Changsha. La 
                    tombo estas rektangula vertikala kavo, kun dekliva trapasejo 
                    al la tombo. Estas 2 flankaj chambroj en la sudo kaj nordo 
                    respektive. La cherko estas ankorau bone konservita. La kunentombigitaj 
                    objektoj plejparte kushis en la kvar flankoj en kaj ekster 
                    la cherko.      Estis 
                    elterigitaj entute pli ol 500 objektoj, kiaj lakitaj lignajhoj, 
                    fajencajhoj, bronzaj, jada sigelilo kaj truita rondjado. Estis 
                    trovitaj ankau ch. mil bambuaj slipoj. La objektoj estis delikate 
                    faritaj kun granda nombro da pinglotranchitaj desegnoj. La 
                    beleskribitaj ideogramoj sur la bambuaj slipoj estas sufiche 
                    klaraj por legi. Ili enhavas kvar kategoriojn: libroj, punoj, 
                    familiaj registroj kaj kuirarto. La lastaj du estas aparte 
                    gravaj. La familiaj registroj notis la nombrojn de familioj 
                    de diversaj distriktoj en la regno de la markizo Yuanling 
                    en la Okcidenta Han-dinastio. La kuirarto notis la materialojn 
                    kaj ingrediencojn de diversaj dietoj kaj kuirmetodoj, kaj 
                    per tio oni shtopis la brechon en la scio de antikva kuirarto. 
                         La 
                    tombmastro estis Wu Yang, filo de Wu Chen, princo de Changsha. 
                    Li estis la unua markizo de Yuanling. Li markizighis en 187 
                    a.K. kaj mortis en162 a.K. La eltrovo de la tombo donis tre 
                    valorajn materialojn por studo de la historio de la tiama 
                    socio.  |