| ˇˇˇˇPrifosita en 
                    l999, la ruino kovras 1700 kvadratajn metrojn en Jiaozuo, 
                    Henan-provinco.Meze de la ruino oni trovis ruinon de frua 
                    urbo de Shang-dinastio, ramitajn fundamentojn kaj dombazojn. 
                    La ruino estis en formo de kvadrato. Ghia okcidenta muro estas 
                    ch. 2 m. alta, 300 m. longa kaj 4-8 m. largha. La norda muro 
                    -- ch. 300 m. longa kaj 2-3 m. alta. La orienta muro -- ch. 
                    300 m. longa.La suda muro havas nur subteran bazon. La bazo 
                    de la muro, ghenerale ch. 15 m. largha kaj 0.9 m. profunda, 
                    estis fosita unue, kaj poste primetita per tabuloj kaj fine 
                    firme ramitaj. La ramita fundamento n-ro 1 trovighas che la 
                    nordorienta parto de la urbo, en la formo de rektangulo, 70 
                    m. longa de sudo al nordo kaj 40 , m. largha de oriento al 
                    okcidento. La loko estis dividita en du kortojn, en la centro 
                    de ili estis chefhalo. Sub la fudamentoj n-roj 1, 2, kaj 3 
                    vidighis tavolo de Erlitouh-kulturo. La elterigitaj fajencajhoj 
                    estis faritaj chefe el griza argilo. La elfositaj diversformaj 
                    potoj estas similaj al tiuj de Erlitou-kulturo.      La 
                    ruino estas alia grava eltrovo post eltrovoj de la urbaj ruinoj 
                    de Shang-dinastio che Zhengzhou kaj Yanshi en Henan-provinco. 
                    La nova eltrovo havas akademian valoron por esplorado pri 
                    la materia kulturo kaj socia vivo de Shang en Henan-provinco. 
                     |