| ĦĦĦĦ8 sinkintaj shipoj 
                    de Tang-dinastio kaj shtona kajo de Song-dinastio estis trovitaj 
                    che la suda flanko de la Granda Kanalo. En l999 oni elterigis 
                    3 sinkintajn shipojn. La sinkinta shipo n-ro 1, el ligno, 
                    estas rektangula, kun bone konservitaj fundo kaj poba stirio. 
                    Sur la transtrabo de la posta kajuto estas 3 vazistasoj, en 
                    kiuj la teniloj de la direktilo estis lokitaj por direkto-shangho. 
                    La shipo n-ro 2 estas pirogo el tuta arbotrunko. La shipo 
                    n-ro 3 havas duonon de la shipkorpo kun kun parto de planko. 
                         La 
                    fundamento de la urbomuroj de Yuan-dinastio, du m. alta kaj 
                    la special-formaj angulaj terasoj en la interna urbo donis 
                    atestojn por identigi la strukturon kaj dispozicion de la 
                    urbo, kaj la konstruan aranghon. La esplorado montris, ke 
                    tie estis 4 pordoj en la interna urbo, 3 pordoj en la meza 
                    urbo, akvovojo, kaj en la plej bone konservita loko de la 
                    ekstera urbo vidighis restajhoj de ramitaj terasoj de urbomuro 
                    ch. unu m.altaj. En la tri urboj estis trovitaj ankau ruinoj 
                    de konstruajhoj, inkluzive de fundamentoj de H-forma palacaro 
                    kun klara akso kaj simetria arangho de konstruajhoj. Estis 
                    elterigitaj ankau altkvalitaj konstruaj materialoj kaj komponantoj, 
                    kiaj skulptita drakokapo el blanka marmoro kaj besto el glazura 
                    tegolo. 
 ĦĦĦĦLa kajo el rektangulaj shtonoj trovighis sude de la kanalo. 
                    Ghiaj orienta kaj okcidenta flankoj estis fortikigitaj per 
                    ramita tero. Ghi estis kajo por var-transportado. Tio estis 
                    la unua eltrovo de restajho de kajo de la Granda Kanalo de 
                    la dinastioj de Sui kaj Tang. Liuzi-gubernio estis grava loko 
                    che la Akvovojo Tongji dum la dinastioj de Sui, Tang kaj Song. 
                    La eltrovo montris, ke ghi estis ne nur var-transporta kajo, 
                    sed ankau granda komerca loko. La granda nombro da valoraj 
                    dekikataj porcelanajhoj, produktitaj en diversaj bakfornoj 
                    de Tang kaj Song, estis elterigitaj. La objektoj, en variaj 
                    formoj, estas bone konservitaj, plejparte el ili estas bonkvalitaj. 
                    Precipe la eltrovo de porcelanajhoj de Liao-dinastio che la 
                    Granda Kanalo en norda Anhui havas certan signifon por esplorado 
                    pri trafiko en la dinastioj de Yuan kaj Song.
 |