| ĦĦĦĦLa tombejo kovras 
                    areon de pli ol 40 mil kvadrataj metroj, el kiuj nur 10 700 
                    kvadrataj metroj estis prifositaj. 488 tomboj de Yunnan-kulturo 
                    kaj 36 tomboj de Orienta Han estas ekzamenitaj. La Yunnan-kulturaj 
                    tomboj dividighis en grandajn, mezgrandajn kaj malgrandajn. 
                    En la grandaj kaj mezgrandaj tomboj estas cherkoj. La entombigitaj 
                    moroj estis multaj kaj apartaj. Estas tomboj, en kiuj estis 
                    pluraj cherkoj, kiuj kushis unu super alia kaj maksimume 5 
                    tavoloj da cherkoj. Estas komuna tombo, grupo da tomboj kaj 
                    tomboj kun pluraj korpoj. La enterigitaj objektoj estis bronzaj 
                    instrumentoj, armiloj, agrokulturiloj, granda nombro da lakitaj 
                    lignajhoj, jadajhoj, arghentajhoj kaj orajhoj, sume ch. 4 
                    mil pecoj. Tie elterighis granda nombro da bone konservitaj 
                    armiloj kun lakite lignaj teniloj, laboriloj, agrokulturiloj 
                    kaj kompleto da lakitaj kaj ligno-skulptajhoj en diversaj 
                    formoj kaj koloroj. Ili estas restajhoj unuafoje elterigitaj 
                    en Yunnan-provinco. La tombejo entenas tombojn de longa historia 
                    periodo. Ili ankau donis objektan ateston por esplorado pri 
                    la influo de la kulturo de la centa Chinio sur tiu de Yunnan 
                    kaj kiel ili kunfandighis. 
                     |