|   Arkeologoj faris 
                    esploradon en areo de 300 mil kvadrataj metroj kaj trovis 
                    la antikvan urbon, konsistintan el urboj interna, meza kaj 
                    ekstera. Oni prifosis areon de 1430 kvadrataj metroj kaj trovis 
                    platformon de la centra palaco de la interna urbo, superan 
                    palac-pordon kaj angulan terasan strukturon en speciala formo, 
                    kaj multe da valoraj konstruaj komponantoj kaj materialoj, 
                    kiaj shtonoj, ceramikajhoj, ferajhoj, bronzajhoj kaj lignoj. 
                       La fundamento 
                    de la urbomuroj de Yuan-dinastio, du m. alta kaj la special-formaj 
                    angulaj terasoj en la interna urbo donis atestojn por identigi 
                    la strukturon kaj dispozicion de la urbo, kaj la konstruan 
                    aranghon. La esplorado montris, ke tie estis 4 pordoj en la 
                    interna urbo, 3 pordoj en la meza urbo, akvovojo, kaj en la 
                    plej bone konservita loko de la ekstera urbo vidighis restajhoj 
                    de ramitaj terasoj de urbomuro ch. unu m.altaj. En la tri 
                    urboj estis trovitaj ankau ruinoj de konstruajhoj, inkluzive 
                    de fundamentoj de H-forma palacaro kun klara akso kaj simetria 
                    arangho de konstruajhoj. Estis elterigitaj ankau altkvalitaj 
                    konstruaj materialoj kaj komponantoj, kiaj skulptita drakokapo 
                    el blanka marmoro kaj besto el glazura tegolo. 
 La eltrovo donis novan kaj solidan ateston al esplorado 
                    pri urba arangho de Yuan-dinastio.
 |