|  | Dek Gravaj Arkeologiaj 
                                                        Eltrovoj en l999
 Chinio aranghas aktivadon por apreci kaj 
                                                        elekti "dek gravajn arkeologiajn 
                                                        eltrovojn en la lando" 
                                                        chiujare. La jughkomitato 
                                                        konsistis el pli ol dek 
                                                        fakuloj de la Shtata Administracio 
                                                        de Muzeoj kaj Arkeologiaj 
                                                        Materialoj, Arkeologia 
                                                        Instituto sur la China 
                                                        Akademio de Sociaj Sciencoj, 
                                                        la Pekina Universitato, 
                                                        la China Instituto de 
                                                        Historiaj Objektoj, la 
                                                        China Historia Muzeo kaj 
                                                        la Muzeo de Imperiestra 
                                                        Palaco. Oni faris diskuton, 
                                                        baloton kaj elektis "dek 
                                                        gravajn arkeologiajn eltrovojn" 
                                                        en l999, inter la pli 
                                                        ol 400 eltrovoj sankciitaj 
                                                        de la shtato. La dek eltrovoj 
                                                        ampleksas plurajn historiajn 
                                                        ruinojn, urbo-ruinojn, 
                                                        tombejojn kaj vinfarejojn, 
                                                        kiuj datighis de neolitiko 
                                                        ghis la dinastioj de Ming 
                                                        kaj Qing.
   |