Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Kiaj E-agadoj estas elstaraj?

Karaj legantoj:

    En la 7-a de januaro samideano Andrej Grigorjevskij sendis retposhtajhon al membroj de Landa Agado, lanchante enketadon pri elstaraj E-agadoj de 2001. Kun la mesagho estis listo de kandidatoj . Ghin sekvis varma diskuto pri "kiaj agadoj estas elstaraj". Interalie, Eugeno S. P. el Uzbekistano opiniis, ke la kandidatigitaj agadoj ne estas elstaraj. Claude Nourmont rebatis lin. Samtempe, Antonio Leoni proponis, ke ne-movadaj iniciatoj estas laudindaj pro tio, ke ili ege helpos disvastigi E-agadon ech en ne-esperantaj medioj.

    Dum ili diskutis pri la kriterio de elstareco, G. Formizzi elmetis demandon per peto por ekzemploj de meritoplenaj aferoj. Eugeno S. P., A. V. Blottnitz kaj Christian Lavarenne donis "ekzemplojn" -- uzo de Esperanto en sporto. (Vidu la detalojn) Pri iliaj opinioj chinaj esperantistoj aparte interesighas, char Chinio gastigos la Olimpiajn Ludojn en 2008. Ja estas bona tempo diskonigi nian lingvon al sportistoj. Kredeble ni ne povas esperantistigi chiujn sportistojn, sed certe eblos servigi Esperanton al sporto kaj tiele konigi pli multajn homojn pri nia lingvo kaj nia ideo.

    La fina rezulto de la enketo pri Elstaraj E-agadoj venis je 21 januaro, 2002. (Vidu la detalojn) Tamen la diskuto prefere ne chesos, char el ghi oni trafos ideojn, kies signifo estas pli granda ol la enketo mem.

    Alia bona ideo, kiun ni trovis el la supre menciitaj retposhtajhoj, estas aparte trafa. Temas pri kontakto al landaj registaroj kaj propono ke Esperanto kiel ebla solvo de lingva problemo. Tiu celo ne estas facile atingebla, tamen klopodo tiu-direkten sendube estas farinda. (Vidu la detalojn)

    Lau bezono de paghoarangho ni faris necesan (kaj minimuman) redaktadon al la retposhtajhoj, konservante la samajn stilojn.

    Pliaj kontribuajhoj estas bonvenaj.

Redaktanto de la rubriko "Forumo"

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688