Komence
de januaro 2002 en kelkaj movadaj retlistoj okazis enketado pri la plej elstaraj
E-agadoj de la pasinta jaro. En ghi partoprenis 17 personoj. Ili chiuj indikis
2-5 agadojn, kiujn ili opiniis la plej atentindaj. Jen
la rezultoj: Elstaraj E-agadoj' 2001 Plej multajn vochojn ricevis jenaj: 1.
Indighenaj Dialogoj (11) 2-3. La movado de lingvaj festivaloj (8) 2-3. E-Euroscola
(8) 4. eLibrejo che Esperanto.nu (7) 5-7. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo
(6) 5-7. Universala Kongreso de Esperanto (6) 5-7. La projekto Interkulturo
(6) 8. E-shildoj en brazila stacidomo (4) Chi-subaj agadoj ricevis po 3
vochojn: - Edukado.net - Reformoj en la CO de UEA - TEJO-seminarioj -
Retbutiko che Esperanto.se - Shtatnivela vizito de Osmo Buller al Litovio Kaj
tiuj chi - po 2: - "Zamenhofa enketado" en Rusio - UNESKO-kampanjo -
Afrika agado La rezultoj estas neniuokaze io oficiala
au respegulanta la tutan spektron de opinioj de la tutmonda esperantistaro. Tamen,
ni esperu, ke la internacia rekono estos ioma premio por la entuziasmuloj laborintaj
por la sukceso de la menciitaj agadoj! |