Historio de Esperanto
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  
 
  
1859.
12.15 Lazaro Ludoviko Zamenhof naskighis en Bjalistok.
1887.
7.26. Eliris el la presejo en Varsovio la unua eldonajho pri Esperanto, la "unua libro de Esperanto". Ghia titolo estas "Doktoro Esperanto, Lingvo Internacia" , kun antauparolo kaj plena lernolibro.
1887.
la "Unua Libro por Rusoj" aperis en Varsovio
En 1887 Zamenhof aperigis en Varsovio 28-paghan, grizkovrilan libreton, la "Unua Libro por Rusoj". Ghi enhavis antauparolon, 16-regulan gramatikon, ch. 900-radikan vortaron kaj lingvoprovojn: tradukojn de "Nia Patro", el la "Biblio", poemon el Heine, leter-specimenon kaj du originalajn poemojn: "Mia Penso" kaj "Ho, Mia Kor'". Baldau sekvis eldonoj por poloj, francoj, kaj germanoj, poste por angloj.
1888.
la "Dua Libro de l'Lingvo Internacia" aperis
En 1888 (2-a eld. 1893) aperis la 50-pagha "Dua Libro de l'Lingvo Internacia". En ties antauparolo Zamenhof proponis eldoni tiajn verkojn, dum li finance povos, kaj poste malaperi por chiam, por ke la lingvo estu efektive proprajho de la tuta mondo. Krome enestis lingva ekzercaro, tradukajhoj de la studenta kanto "Gaudeamus", el Andersen kaj el Heine (farita de Leo Belmont). Samjare aperis ankau la unua "Adresaro", kun la adresoj de la unuaj 1,000 esperantistoj.
1889.
"Aldono al la Dua Libro" aperis
En 1889 aperis la 22-pagha "Aldono al la Dua Libro", kie Zamenhof raportis pri la Amerika Filozofia Societo. Li skribis, ke li senighas je chiuj rajtoj pri la lingvo kaj ke li deziras esti konsiderata nur kiel iniciatinto. Samjare aperis la unua numero de "La Esperantisto", en Nurnberg: la centro de la Movado ne plu esti unu sola homo, sed periodajho.
1889.
En Nurnberg komencas aperi la unua gazeto en Esperanto, "La Esperantisto".
1889.
La unua revuo esperantlingva La Esperantisto aperis en Nurnberg
1891.
Esperanto eniris Chinion pere de rusaj komercistoj, kiuj vizitis Harbinon, metropolo en nordorienta Chinio.
1905.
Unua Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer.
1905.
La Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer, Francio.
1906.
La Dua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Ghenevo, Svisio.
1907.
La Tria Universala Kongreso de Esperanto okazis en Cambridge, Britio.
1908.
La Kvara Universala Kongreso de Esperanto okazis en Dresdeno, Germanio.
1908.
Fondigho de Universala Esperanto-Asocio (UEA)
1912.
Ministro pri Edukado en Chinio Cai Yuanpei dekretas la enkondukon de Esperanto en la elementajn lernejojn en Chinio.
1917.
Mortis L. L. Zamenhof.
1921.
Fondigho de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
1928.
Fondighis la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.
1933.
Apero de "Enciklopedio de Esperanto".
1936.
Fondighis Internacia Esperanto-Ligo (IEL).
1938.
Fondighis Tutmonda Junular-Organizo.
1950.
Ekeldono de la revuo "El Popola Chinio"
1951.
Fondigho de China Esperanto-Ligo
1954.
Ghenerala Konferenco de Unesko en Montevideo rekonas la rezultojn atingitajn per Esperanto por la proksimigo de la popoloj; Starighis konsultaj rilatoj inter Unesko kaj UEA.
1964.
Ekelsendo de E-progamoj de Radio Pekino (nuna China Radio Internacia)
1973.
Ito Kanzi (Ludovikito) eldonis la unuan volumon de "Iam kompletigota plena verkaro de L.L.Zamenhof"
1980.
ChEL ighis Landa Asocio de UEA.
1981.
Fondighis la china societo "Amikoj de Esperanto".
1985.
Okazis la Unua China Kongreso de Esperanto en Kunming, urbo en sudokcidenta Chinio.
1986.
Mortis Hujucz, la prezidanto de ChEL. Okazis la 71-a UK en Pekino.
1987.
La 72-a UK okazis en Pollando. 100-jara jubileo de Esperanto.
1991.
La 2-a China Kongreso de Esperanto okazis en Tangshan.
1992.
Okazis la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en Qingdao de Chinio.
1993.
Fondighis China Junulara Esperanto-Asocio (ChJEA), kiu estas Landa Sekcio de TEJO.
1995.
La 3-a China Kongreso de Esperanto okazis en Chongqing.
La 14-a Komina Seminario(KS) okazis en Tianjin de Chinio, ghi estas unuafoje kunorganizita de junularoj el Chinio, Koreio kaj Japanio.
Mao Zifu gajnis la premion "Nova Talento" en la Belarta Konkurso de UEA.
1996.
Okazis la 1-a Azia Kongreso de Esperanto en Shanhajo de Chinio. Manifesto de Prago.
1998.
La 17-a Komuna Seminario okazis en Pekino.
1999.
La 4-a China Kongreso de Esperanto okazis en Guilin.
2000.
Okazis la 2-a Azia Kongreso de Esperanto en Hanojo de Vjetnamio.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688