Historio de Esperanto
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

  
 
  

1889. La unua revuo esperantlingva La Esperantisto aperis en Nurnberg
La unua revuo esperantlingva estis La Esperantisto, sub redakto de L. L. Zamenhof, publikigita en Nurnberg inter 1889 kaj 1895 dank' al la financa subteno de L. L. Zamenhof mem, poste al tiu de Trompeter. En 1895 ghi malaperis pro la cenzura malpermeso eniri la tiaman Rusion (kie loghis tri kvaronoj de la tuta abonantaro).

(El "Esperanto en Perspektivo")

 

1905. La Unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Boulogne-sur-Mer, Francio
La Unua Universala Kongreso de Esperanto estis organizita de grupo da francaj esperantistoj. La sekretario de la organiza komitato estis Paul Boulet. La kongreso okazis en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo-sur-Maro), Francio en 1905. Ghin partoprenis 688 personoj de diversaj landoj, inter kiuj trovighis la iniciatinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof mem. La kongreso kauzis nepriskribeblan entuziasmon inter la kongresanoj kaj veran sensacion en la ekstera mondo. La unuan fojon en la historio de la homaro oni tie parolis unusolan lingvon, komunan al chiuj partoprenantoj, vere internacian lau sia strukturo, same proksiman al chiuj, lingvon, kiu ofendis nenies sentojn.

 

1906. La Dua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Ghenevo, Svisio
Dum la Dua Universala Kongreso, okazinta en Ghenevo en 1906 estis formita Konstanta Komitato de la Kongreso (KKK), kiu konsistis el Internacia Organiza Komitato, (OK), elektita de chiu kongreso por prepari la sekvan; el Loka Komitato, kies tasko estis helpi al ghi por difinitaj lokaj taskoj; kaj Konstanta Ghenerala Sekretariejo de la Kongresoj, je dispono de la OK.

 

1907. La Tria Universala Kongreso de Esperanto okazis en Cambridge, Britio
En la kongreso de Cambridge (1907) estis akceptita la unua Kongresa Regularo (KR). Ghi difinis la personojn, kiuj rajtas partopreni la kongresojn, la celon de la UK, la temojn priparolatajn, la konsiston de KKK kaj la estrarojn de la kongresoj.

 

1908. La Kvara Universala Kongreso de Esperanto okazis en Dresdeno, Germanio
Dum la kvara UK en Dresdeno (1908), la KKK estis reorganizita. Ekde tiam la KKK konsistis el du membroj de la OK de la antaua kongreso, du membroj de la aktuala, du anoj de la venonta, unu prezidanto kaj unu ghenerala sekretario, ambau elektitaj de la kongreso mem. La reorganizo evidente celis faciligi la organizajn spertojn de unu kongreso al la alia. Estis ankau aprobita la fondo de Kongresa Kaso, kies celo estis centrigi chiujn elspezojn rilate la kongreson, enspezi la kotizojn, donacojn, subvenciojn ktp. La Loka Komitato povis esti rajtigita de la KKK fari mem difinitajn elspezojn. La profitoj de la antauaj kongresoj povis esti, lau la decido de la LKK, uzataj por pagi eventualajn deficitojn au konservitaj por helpi venontajn kongresojn.

 

1981
La 25-an de januaro fondiĝis la Pekina Esperanto-Asocio.

Februare Flora Szabo-Felso, ĝenerala sekretario de UEA, vizitis Ĉinion.

Fine de julio kaj komence de aŭgusto okazis en Brazilo la 66-a UK. Ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-delegacio kun Chen Yuan kiel estro. En la kongreso Bakin estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

La 23-an de novembro fondiĝis la Ĉina Esperanto-Eldonejo.

La 6-an de decembro naskiĝis la societo “Amikoj de Esperanto”, kies prezidanto estis Chu Tunan, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso.

1982
Januare aperis la unua numero de La Mondo, gazeto de la Ĉina Esperanto-Ligo.

La 67-a UK okazis en Antverpeno, Belgio. Ĝin partoprenis la Ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng.

La 16-an de decembro la Eduka Ministerio de Ĉinio disdonis dekreton al la edukaj burooj de ĉiuj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj por refoje certigi, ke Esperanto estu instruata kiel dua fremda lingvo kaj ekzamena objekto por diplomiĝontaj studentoj, ŝtataj oficistoj kaj kandidatoj por esplorantoj-studentoj.

1983

Marte Li Shijun (La ǔ lum), vicĉefredaktoro de EPĈ, estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto.

Julie okazis en Budapeŝto la 68-a UK, Hungario. Zhang Qicheng partoprenis ĝin kaj nome de ĈEL ricevis trofeon FYNE.

1984

Maje Umeda Yosimi, vicprezidanto de UEA, kaj Simo Milojeviĉ, ĝia ĝenerala direktoro, vizitis Pekinon kaj interkonsiliĝis kun ĈEL kaj koncernaj institucioj pri la 71-a UK en Pekino.

Junie fondiĝis la Scienc-Teknikista Esperanto-Asocio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kun Lu Jiaxi, prezidanto de la akademio, kiel honora prezidanto.

Julie la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Chen Yuan partoprenis la 3-an Pacifikan Kongreson de Esperanto en Portlando, Usono, kaj poste la 69-an UK en Vankuvero, Kanado. En la UK Hujucz estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

La Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la romanon “Montara Vilaĝo” de Chun-Chan Yeh (Cicio Mar), kiu estis metita en la Serion Oriento-Okcidento n-ro 21 sub la aŭspicioj de UEA.

 

1985
Marte en Pekino okazis inaŭguro de la Ĉina Koresponda Esperanto-Instituto.

Maje redakcio de EPĈ solene celebris la 35-jaran datrevenon de sia naskiĝo. Yao Yilin, Hujucz, Huang Hua, Chu Tunan kaj multe da aliaj gravaj ŝtatoficistoj de Ĉinio, reprezentantoj de UEA kaj EPĈ-perantoj el 7 landoj partoprenis la solenadon.

La 70-a UK okazis en Augsburg, Germanio. Ĝin ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng.

Julie okazis la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto en Kunming, kiun ĉeestis pli ol 600 personoj.

 

1986
Januare forpasis Hujucz, eminenta gvidanto de la ĉina Esperanto-movado kaj februare ĈEL elektis Ĵelezon kiel sian agantan prezidanton.

Aprile, Xie Yuming estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. Li estas la dua akademiano en Ĉinio.

Julie okazis en Pekino la Unua Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto sub la aŭspicioj de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Ĝin partoprenis 290 esperantistoj el 18 landoj.

De la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto okazis en Pekino la 71-a UK kun pli ol 2400 esperantistoj el 54 landoj. Peng Zhen, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, estis ĝia alta protektanto. Oni diris, ke la 71-a UK estis la plej granda UK ekster Eŭropo. En la kongreso Chen Yuan fariĝis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Oktobre la Pekina Televida Stacio unuafoje dissendis la memfaritan Esperantan filmon Lando de Verda Stelo, kiun prezentis la Ĉina Centra Televida Stacio la 7-an de januaro de 1987.

 

1987
La 27-an de junio ĈEL, la Ĉina Komitato de Unesko kaj aliaj organizaĵoj kune faris aranĝon por la 100-jara Jubileo de Esperanto.

Julie okazis en Varsovio la 72-a UK, kiun ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Zhang Qicheng kaj Ye Junjian.

La 10-an de novembro la Ĝenerala Administracio de Gazetaro kaj Eldonado de Ĉinio sankciis eldonon de la revuo Tutmondaj Scienco kaj Tekniko.

Samjare eldoniĝis Esperanto-Ĉina Vortaro , ĉefkompilita de Honfan, tre influa kaj reputacia vortaro en la ĉina Esperanto-movado.

1988

Julie okazis en Roterdamo, Nederlando, la 73-a UK, kiun ĉeestis la ĉina Esperanto-delegacio.

De la 10-a ĝis la 16-a de aŭgusto okazis en Pekino la 2-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en Esperanto.

En tiu jaro la Ĉina Esperanto-Eldonejo eldonis la romanon Kamelo Ŝjangzi , verkitan de Laoŝe, fama ĉina verkisto.

1989

Julie la ĉina Esperanto-delegacio estrata de Tan Xiuzhu partoprenis la 74-an UK en Brighton, Britio.

Septembre la Pekina Disaŭdiga Instituto ekfunkciigis Esperanto-kurson por kulturi profesiajn Esperanto-laborantojn.

Oktobre la Esperanto-instrua filmo Espero estis dissendita de la Qingdao-a Televida Stacio.

Novembre per koresponda voĉdonado naskiĝis la nova estraro de ĈEL kun Chen Yuan kiel prezidanto.

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688