La okcidento de Chinio pompis en sia historio: Tie viglis la Silka Vojo. La urbo Xi'an gvidis la pacan regadon en la komenco de la Okcidenta Han-dinastio kaj prosperan socion en Tang-dinastio. Sed multaj lokoj estis turmentitaj de sabloþtormo kaj vegetis jarmilojn. Tie charmas la belegaj pejzaghoj che Lijiang-rivero kaj de la Printempa Urbo. Tie estas senlima dezerto, furioza vento. Jen tia estas la okcidenta parto de Chinio.
    La okcidento de Chinio ampleksas trionon de la administraj unuoj de Chinio. Ghi kovras la areon de 5.4 milionoj da kvadrataj kilometroj, kie loghas 280 milionoj da loghantoj. Ili konsistigas 56% kaj 23% respektive de tiuj de la tuta lando.

           
 
 
 
 
 

Oni iam priskribis tiun vastan lokon per la adjektivoj: "dezerta, fora, landlima, malricha, grandega, richa, trezora kaj bela". Ja estas vere, ke tie la trafiko estas ne oportuna, malalte disvolvighinta, postighinta en ekonomio. Tie la pokapa nacia produktovaloro estas nur duono de tiu de la tuta lando, tamen tie sternighas vasta tero, konservighas richaj minajhoj kaj charmas belaj naturaj pejzaghoj.
    La 17-an de junio, 1999, Jiang Zeming, la ghenerala sekretario de la Komunista Partio de Chinio, publikigis la gheneralan principon por disvolvi la chinan okcidenton. Li emfazis, ke oni devas gvidate de la politikoj enkonduki chinajn kaj alilandajn kapitalojn kaj teknikistojn en la okcidenton, lauplane ekspluati la tieajn richfontojn, medion kaj disvolvi la ekonomion. La 5-an de marto, chefministro Zhu Rongji diris en sia registara laborraporto al la tutlanda popola kongreso, ke la strategio pri disvolvo de la okcidento de Chinio ludos gravan rolon por akceli la enlandan bezonon, konstantan kreskon de la nacia ekonomio, harmonian disvolvighon de ekonomio de diversaj lokoj kaj fine realigi la komunan richighon de la tuta lando.

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16