*
Hodiau mi eksciis, ke la provinco Guangdong en Chinio starigos anglalingvajn lernejojn.
Ekde 2003, 200 lernejoj instruos angle. Kaj se la projekto sukcesos, 20 mil anglalingvaj
lernejoj povos esti starigitaj. La provinco Guangdong celas plibonigi la nivelon
de anglalingvaj konoj tie, i.a. char Chinio nun membras en la Monda Komerca Organizo
kaj komercas kun la tuta mondo. Aliflanke, en Hongkong, la loka registaro nun
provas promovigi la gepatran lingvon, anstatau la anglan, kiel instrulingvon.
Hongkong shajnas ne sukcesi, char richaj gepatroj sendas siajn infanojn al privataj
anglalingvaj lernejoj. Post la decido de Guangdong enkonduki la anglan, politikistoj
kaj entreprenistoj en Hongkong pli timas ke lokaj homoj forgesos la anglan pro
la edukadpolitiko. Tiele ili suferos de konkurenco el Guangdong kaj aliaj provincoj
kie oni enkondukas la anglan. Mi estus tre dankema,
se chinaj esperantistoj povus klarigi al mi kial Hongkong enkondukas la kantonan
kaj aliaj provincoj volas starigi anglalingvajn lernejojn. Kiel pensas chinoj
pri la angla? Chu la angla farighos pli kaj pli instrulingvo che universitatoj
ankau? Kial la china registraro ne pensas pri Esperanto kiel ebla solvo? Mi
povas sendi anglalingvan artikolon se tio interesas... Dafydd
Apfergus * Levighis en mi demando, kion mi komence
tuj forpushis, sed poste devis chiam kaj chiam reveni ne trovinte akcepteblan
kontrauargumenton: Chu UEA havas personon/instancon
rolanta kiel "Ministro pri eksterlandaj aferoj"? (pli bone pri registaraj
aferoj) Chu UEA -- formale -- kontaktas chefministrojn
(kaj ministeriojn pri eksterlandaj aferoj) en unuopaj landoj? Kial
ni (UEA) ne kontaktas/is/os ekzemple la chinan registaron, atentigante pri lingva
samrajteco, egaleco kaj ech eble en tauga momento prezentante la avantaghojn de
Esperanto? Kompreneble mi ne pensas pri kampanjo
pri "fina venko", sed nur pri agado kiu turnus la atenton de registaroj
en unuopaj landoj al la lingva problemo, kaj kiu helpus che ili la subtenon pri
konsciigho de valoro de sia nacia lingvo. Tiun agadon
ja prefere ne faru propradecide individuaj membroj. Same
ne povas fari ghin la Landaj Asocioj pro 2 kialoj: ili kutime ne estas profesiuloj
en diplomatiaj aferoj, krome ili ne estas partneroj por ministerioj pri eksterlandaj
aferoj. La agado tamen estas farebla, ja inter ni
estas ankau aktivaj kaj emeritaj ambasadoroj, kapablaj inde plenumi tiun taskon. Se
mi bone scias, che ni (UEA) la KER-agado rilatas nur al Unesko. Chu ne estus tempo,
ke iu tauga persono (eksa ambasadoro au diplomato) estu nomumita "ministro
pri registaraj aferoj"? Laszlo Szilvasi (Hungario) *
S-ro Szilvasi, 1. Ambasadoro de Esperanto che UN,
Unesko. Antaua UEA-reghimo parolis pri la ideo,
nomumi "Ambasadoro de Esperanto" che UN. Nun
ni sekvas la regularon de UN. UEA jhus nomumis reprezentantojn en UN en Novjorko,
Ghenevo, Vieno, kaj UNESKO en Parizo. 3 personojn po unu loko. 2.
UEA-estrarano pri eksteraj rilatoj Kiel la estrarano
pri eksteraj rilatoj, mi vizitis Chinion, kune kun UEA-prezidanto, kaj planas
viziti la litovan registaron en majo. 3. Politiko
por landa agado rilate al la eksteraj rilatoj. Renato
kaj mi konsentis ke ni sendu mesaghojn al landaj asocioj rilate la dezirata partopreno
de landa agado por niaj aferoj pri eksteraj rilatoj. La mesaghojn vi audos venontsemajne. LEE
Chong-Yeong (Vic-prezidanto de UEA) |