* La agadoj
de vi menciitaj ne estas elstaraj, t.e. ne estas tiaj, kiuj shanghus la situacion
kaj levus prestighon de UEA kaj de Esperanto tra la mondo. Mankas ankau tiaj agadoj,
kiuj helpus al ekstera mondo uzi nian lingvon por ilia utilo kaj profito. Tiuj
agadoj eble iom ondetigis la movighon tra Esperantio. Fakte chio estis griza kaj
nerimarkebla. Eble mi estas tro kategoria, sed
mi estas certa, ke pere de Esperanto oni povas fari pli rimarkeblajn kaj meritoplenajn
aferojn. * Eble la menciitaj agadoj shajnas grandiozaj
por la organizantoj, sed por la ekstera mondo tio estas iom pli ol nulo. Krome
la aranghoj estas unufojaj kaj tuj forgesitaj. Ili estas simple kuriozajhoj. Ne
pli. Mi citas min: "Lau
mi necesas ne jheti malgrandajn semojn por ricevi treteblajn ghermojn, sed proponi
ion pli grandan, solidan, ekz., uzadon de Esperanto en Sporto, Turismo, Internaciaj
rilatoj de Junularo k.s." Bedaurinde UEA ech
ne planas ion similan. Ghi ne deziras lanchi kampanjojn por uzado de Esperanto
en la sferoj. Kial? Chu la gvidantoj ne kapablas kaj estas tiom impotentaj? Chu
ili timas, ke la membraro estas tro malforta kaj nekapabla fari tion? Chu la lingvo
ne ankorau estas matura por tio? Chu ghi estas simple pigra kaj estas kontenta
je tiu nivelo, kiu nun ekzistas? Lau mi la Movado
jam delonge elkreskis el la infana pantaloneto de la kluba vivo kaj UKoj, kiuj
nenion komunan havas kun vera signifo de la vorto "kongreso". Eugeno
S. P. (Uzbekistano) * Eble la menciitaj agadoj
ne estas elstaraj, tamen iuj el ili provas iomete movi aferojn kaj enigi Esperanton
en "eksteran mondon", ech se malgrandskale, ekzemple "Indighenaj
dialogoj" kaj "Euroscola". Ni ne atendu miraklojn! Claude
Nourmont (Luksemburgio) * Pri elstaraj E-agadoj
mi shatus iom komenti. Mi opinias, ke oni devas
indiki kion oni komprenos per "E-agado" kaj chu tio inkludos ne-movadajn
iniciatojn, kiuj uzas Esperanton, char oni povas aserti ke estas du malsamaj aferoj. Se
ni kalkulas je ne-movadaj iniciatoj, mi senhezite inkludus Indighenajn Dialogojn
(ID: www.idnetwork.nl/central/esp) (kiu ne havas movadajn celojn) pro ghiaj diversaj
internaciskalaj atingoj che indighenaj organizoj, eventoj (ekzemple, oficiala
partopreno en la "Konferenco de la Jarmilo" en Panamurbo, kiu estis
"alternativa forumo" pri la Indighena Jardeko proklamita de Unuighintaj
Nacioj), agado ene de la Sistemo de Unuighintaj Nacioj (ekzemple, pluraj membroj
regule aktivas en la LaborGrupo pri Indighenaj Popoloj -- kaj ech estas kelkaj
kun gravaj roloj -- kiu, de la venonta jaro, ighos Forumo de la Indighenaj Popoloj,
unu el la plej elstaraj kaj historiaj atingoj de indighenoj en la internacia agado),
ktp. Kial mi diras ke ID estas ne-movada? Char
la agado de Indighenaj Dialogoj ne celas la disvastigon de Esperanto mem, sed
ghi uzas Esperanton por atingi siajn celojn (same kiel ghi uzas transkulturecon
kaj telekomunikajn rimedojn). Kompreneble, la instruado de Esperanto en indighenaj
medioj ludas gravan rolon en ID char tio ebligas ke ne-samlingvaj indighenoj povos
komuniki inter si por -- efike -- kunlabori. Tre granda parto de la laboro de
Indighenaj Dialogoj estas ebla dank' al la Lingvo Internacia kaj al la helpemo
de tutmondaj esperantistoj, kio, inter aliaj, permesas disvastigi ghian agadon
ech en ne-esperantaj medioj. Reveninte al mia komenca
demando: Chu elstaraj E-agadoj en 2001 devas inkludi ne-movadajn iniciatojn? Mi
pensas ke jes ekde la momento, en kiu la celo de Esperanto ne estas ghia propra
disvastigo, sed la konstruado de pli bona planedo por chiuj. Antonio
Leoni |