*
Bonvolu, diru al ni, kiel vi pensas, ke pere de Esperanto oni povas fari plirimarkeblajn
kaj meritoplenajn aferojn. Bonvolu, donu al ni ekzemplojn. Giordano
Formizzi (Italio) * La ekzemploj faritaj preskau
mankas. Mankas longedauraj permanentaj uzadoj de Esperanto en iu sfero de la homara,
landa nivelo. Sed eblas tion fari. Almenau komenci. Tiu
agado, kampanjo devas esti farata internacie. Char nur internacie estas necesa
interkompreno. Nun en multaj sferoj estas uzataj "grandaj lingvoj" au
nur la angla. Pri la praktika uzado de Esperanto
devas paroli UEA, pri konkretaj pashoj, ellabori ilin devas iu komisiono, kiun
devas krei UEA. Sed ekzistas personoj, homtavoloj,
kiuj trafis la internaciajn rilatojn spontanee kaj pro tio ne preparis sin lingve.
Unu el tiuj estas sfero de SPORTO. La sportistoj ne nur sportas, konkursas en
aliaj landoj. Ili deziras kontaktojn kaj kontaktas plejparte siajn kunulojn el
aliaj landoj. La pleja parto de sportistoj ne lernis speciale aliajn lingvojn. Sporta
fako de UEA devas ellabori strategion de penetrado en la sportajn sferojn. Antau
jaroj nia tashkenta klubo ricevis el Germanio leteron de iu saltista sporta komitato.
La letero en bona Esperanto proponis kontakti uzbekiajn saltosportistojn. Mi iris
al la Uzbekia Sporta Komitato kaj proponis lingvan peradon inter la societoj germana
kaj uzbekia. La chefo kun ghojo konsentis. Mi planis instruadon ktp, respondinte.
Pro iuj kauzoj la germanoj eksilentis. La afero krevis. Sed la fakto estis, ke
mi ricevis principan konsenton. Nun mi desegnos
probablan situacion. Mi petas ne ridi pri mia naiveco. Prefere perfektigu la skemon
de la strategio. La estraro de UEA elektinte, alvokinte
personojn, rilatantajn sporton au almenau tiujn, kiuj konsentus au kapablas, viziti
la koncernajn sportajn societojn. Necesas kompili bone argumentitan leteron kaj
disvastigi ghin tra la mondo, inter la sportistoj proksimume samtempe. Kaj nun
imagu, nederlandaj esperantistoj vizitas siajn sportajn organizajhojn kaj enmanigas
flugfoliojn au parolas pri neceso de interkomunikado inter la sportistoj, pri
eblecoj de Esperanto al tiu direkto. La informo pri la vizito de esperantistoj
(eble de iuj esp-grup-asociestroj) penetras al iu gazeto au retinformo -- ni faru
tion! Brazila kaj (au) hungara (rusa, austria...)
esperantistoj kun tiu informo kaj kun siaj argumentoj venas al siaj sportejoj
kaj parolas pri la sama temo, petas - proponas imiti la saghajn nederlandanojn
kaj proponas instruadon, tradukadon k.a. servojn al la lokaj sportistoj. Eblas
komenci la agadon kaj eble ofici kiel oficialaj interpretistoj. Eble en la unua
etapo necesos interpretistoj au lingvaj konsultistoj. Tio
estas tro skema kaj tro kurta priskribo, sed vi povas imagi, ke Esperanto povas
servi por la homoj kiel vera interkomprenigilo. La sportistoj simple uzos ghin
kiel lingvon sen penso pri la interna ideo, homaranismo, fundamento - probable. Mi
jam ne unuan fojon parolas pri tio kaj plurajn fojojn oni tute ne atentas miajn
vortojn. Mi povas diri, ke en mia kurso iam ellernis
Esperanton ankau simplaj laboristoj (ech drinkemaj!!) kun malalta klereco kaj
kulturo. Sed ili scipovis bone paroli. Ne chiuj el ili abonis E-revuojn au partoprenis
en la "kluba vivo". Ili tamen partoprenis en renkontighoj, se venadis
al ni iuj alilandaj esperantistoj. Do, mi finu.
Eble nun mi trovos komprenemajn homojn. Se oni ne subtenos min -- Kion fari! --
Signifas, mi au miaj kontrauuloj estas stultuloj. Eugeno
S. P. (Uzbekstano) * Pri la propono de Eugeno
utiligi Esperanton en Sporto. Jam kelkaj proponis tion dum la pasintaj jaroj.
Evidente Esperanto estas pli bezonata en sporto ol en iu ajn alia kampo, sed neceso
malfeliche ne necese rezultas en akcepto. Nia Movado devus certe fari klopodon
tiudirekte. Landa Asocio devus sciigi iun de UEA taskitan (Gbeglo Koffi?) pri
la situacio en sia lando. Do mi faru komencon por Suda Afriko (Suda Afriko estas
regiono konsistanta el la Respubliko de la Sud-Afriko kaj ghiaj chirkauaj landoj): 1]
Fakdelegitoj pri Sporto: nenio 2] Esperantisto-sportistoj: nenio 3] Partopreno
de grupo de esperantistoj rekoneble en iu sportarangho (ekz. vojkurado): nenio 4]
Konate bonvolemaj ne-esperantaj sportistoj: nenio 5] Statuso de sporto en la
lando: troigite granda 6] Nombro de lingvoj hejmuzataj de minimume 3% de la
enloghantaro: 11 7] Chu la angla estas oficiala?: jes 8] Chu trejnistoj
chiam estas bone komprenataj de la sportistoj?: certe ne. 9] Chu la Asocio
jam havas la malnovan Esperanto-Sportterminaron?: jes. 10] Chu la Asocio pretas
lanchi varbkampanjon inter chiuj sportspecoj kunordige kun eventuala Programo
de UEA?: Mi ne scias. Devas esti decidota de nia Komitato. Noto:
* Afriko ghenerale estas vershajne la plej fekunda tereno por tia kampanjo.
Multege pli bonan shancon por uzado de Esperanto havas jam delonge la bretludo
Goo, sed tamen senrezulte. Kial? Char ne estas tiom paroliga kaj sociala afero
ol sporto. * EASA = Esperanto-Asocio de Suda Afriko Axel
von Blottnitz (Zairio) * La 21-an de janaurao,
2002, s-ro Ranato Corsetti skribis: "Aliflanke ne subtaksu la malfacilajhojn
de chi tiu kampanjo. Preskau nenie esperantistoj aktive interesighas pri sporto." Eble
ne lingve, sed en sia praktiko, certe jes. Ekzemple mi (bv. pardoni la malhumilecon!): Mi
praktikadis montgrimpadon en Alpoj (ghis pli ol 4.000 metrojn alte, kelkajn teknike
nefacilajn, chefe sur glacio en nordaj flankoj), promenadon en Himalajo (chirkau
Darghiling, kaj en Sikimo kaj che la nepala landlimo), kaj nun grimpetadon kaj
speleologieton en Pireneoj; jhudon kun du sukcesetoj: departementa championo (sed
ni estis nur 4 batalantoj en nia agh- kaj pez-kategorio!), kaj 3-a che la Liga
nivelo (iu centra regiono, el 6 francaj departementoj); kaj mi farighis "teknika
nigrazonulo" (tio signifas ke mi sukcesis en la ekzameno de la 1-a "dan"
sed ne finis amasigi la 100 poentojn per bataloj: pro miaj universitataj studoj
mi chesis praktiki, 17-jara, kiam mi havis ankorau nur 17 poentojn). Sed certe
multaj esperantistoj estas multe pli spertaj ol mi, chefe en Japanio, chu ne? Ankau
bicikladon kun Jorgos kaj BEMI, sed pli E-propagandan (kaj plezuran) ol sportan
skiadon (en Tromso, Norda Norvegio, por iri al la universitato...) kuretadon (ghis
10 km) kaj jogon (sed eble tio ankorau ne eniris la kategorion sporto). Tutcerte
estas aliaj, kiuj havas pli da tempo (kaj sperto) ol mi por rilatigi ambau flankojn
de siaj agadoj : lingva kaj korpaj. Samideane kaj sportete via Christian
Lavarenne (Francio) |