|
Drakorajdo
(Silka pentrajho en tombo de Chu-regno en la periodo de Militantaj
Regnoj) |
Chinaj figuro-pentrajhoj,
speco de la china pikturo, aperis pli frue ol tiuj pri pejzaghoj, floroj kaj birdoj.
Ili temas ghenerale pri taoismaj kaj budhismaj aferoj, pri belulinoj kaj aliaj
personoj, pri ghenroj, historiaj rakontoj, ktp. Ilia pentrarto estas delikatlinia
kaj liberstila. La delikatlinia estas subtila, dum la liberstila -- simpla, chefe
por montri la spiriton kaj mienon de homoj.
En la
china figuro-pentrado oni kreas figurojn chefe per linioj kaj turnas grandan atenton
sur prezentadon de figuroj plastikaj kun vigla mieno kaj prezentas la homajn karakterojn
en medio, etoso, homa aspekto kaj movigho. La silka pentrajho "Drakorajdo",
elterigita el tombo de Chu-regno de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.
K.) estas unu el la plej fruaj figuro-pentrajhoj de Chinio. Ghi aludas la chieliron
kaj metempsikozon de mortinto. La chefa figuro sur la pentrajho estas vivoplena
profilo de la tombomastro. Konturita per nigraj linioj kaj kolorigita forte kaj
troige, ghi tre vivece konigas la rakonton, dum la aliaj objektoj estas blanke
desegnitaj simple kaj flue.
En Han-dinastio
En
la dinastioj Wei, Jin kaj Sudaj kaj Nordaj Dinastioj
En
Tang-dinastio
En la Kvin Dinastioj
En
Song-dinastio
En Yuan-dinastio
En
Ming-dinastio
En Qing-dinastio
En
la nuna tempo