En
Yuan-dinastio (1206-1368) aperis multaj freskoj en la temploj, kia la fama fresko
en Yongle-templo de Shanxi-provinco. En la fresko estas 280 homoj, inter kiuj
la chefa figuro estas majesta kaj serioza, belulinoj mildaj kaj ghentilaj chiu
kun aparta mieno. Ili au meditas, au interparolas, au auskultas, au rakontas.
La fresko estas harmonia, subtila kaj grandioza, kun fortaj kaj senghenaj strekoj.
Zhao
Mengfu, grava pentristo tiutempa, proponis shanghi la stilon de pentrado pri palaca
vivo. Li insistis, ke pentrajhoj devas porti antikvajn karakterizajhojn, kaj proponis
fari kaligrafajhojn sur ili, imitante la pikturon de la Kvin Dinastioj kaj la
Norda Song-dinastio. Li alte taksis la trajtojn de pentrmaniero, sed ne la artan
koncepton de pentrajhoj mem. La de li faritaj pentrajhoj forte elspiras lian personan
temperamenton kaj stilon.