La
modernaj chinaj figuro-pentristoj heredis la eminentan tradicion de la china pikturo,
asimilis la okcidentan pentrarton kaj rimarkinde disvolvis ghin en desegnado kaj
kolorigado. Aperis multaj figuro-pentristoj kombinantaj la chinan pentrarton kun
la okcidenta, kiaj Xu Beihong kaj Jiang Zhaohe. "Malsagha Avo Translokas
Monton" de Xu Beihong estas horizontala rulpentrajho. La homfiguroj en ghi
estas imponaj kaj ambauflanke de ili etendighas vastaj pejzaghoj. Per linioj dikaj
kaj maldikaj, antauaj kaj malantauaj, la pentristo plene prezentis la belon de
la homa staturo kaj la homan volon venki la naturon. "Fugho", verko
de Jiang Zhaohe kreita en la periodo de la Kontrajapana Rezistmilito, estis farita
per peniko kaj china inko. Delikatesprima kaj profundpensa, ghi estas malofte
videbla en la moderna china piktura historio. Li enkondukis la okcidentan skizon
en la chinan pentrarton kaj bone faris la homajn vizaghojn per ombrolumo. Kaj
la chefa esprimmaniero estas linioj. Tiel Jiang atingis novajn sukcesojn en la
kampo de la china figuro-pentrado.
| |
Pashtado
de WU BONIAN (Nuntempe) | Fugho (parto) de
JIANG ZHAOHE (Nuntempe) |