En la dinastioj Wei, Jin, Sudaj
kaj Nordaj Dinastioj (220-589) furoris pentrajhoj pri budhistaj figuroj kaj portretoj.
Tiam la figuro-pentristoj surbaze de la tradicia china pikturo asimilis fremdlandajn
pikturojn, kunfandis la chinan kaj alilandajn pentrartojn kaj kreis novan stilon
anstatauigi tuchadon kaj liniadon per kolorigado. Tiam iuj profesiaj pentristoj,
kia Cao Buxing, plej frue ellernis la pikturon de la okcidentaj budhismaj pentrajhoj
kaj povis pentri grandajn homfigurojn sur silkajho 50 futojn longa. Sur liaj pentrajhoj
la proporcio de la homaj kapo, korpo kaj kvar membroj estas ghusta, linioj krudaj
kaj etoso forta. Li donis grandan atenton al la movigho, pozo kaj spirito de homfiguroj,
neglektante la bagatelojn.
Gu Kaizhi, eminenta figuro-pentristo
de la Orienta Jin-dinastio (317-420), elmetis la tezon "prezenti spiriton per
mieno", kiu multe influis la disvolvighon de la tradiciaj pentrajhoj de Chinio.
Nun vidighas kopioj de liaj chefverkoj "Virinaj heroeco kaj virto" kaj "Diino
de Luo-rivero". La unua kun subtilaj strekoj brikrughaj kaj okretaj similaj al
tiuj de Han-dinastio precize prezentas la statuson kaj karakterizajhojn de nobelaj
virinoj. La lasta temas pri "Diino de Luo-rivero", fama literatura verko de poeto
Cao Zhi (192-232). Literatura historio rakontas, ke virino Zhen, shatata de Cao
Zhi, estis edzinigita al lia pliagha frato Cao Pi. Shi mortis nelonge post sia
edzinigho. Cao Zhi verkis "Diino de Luo-rivero" por montri sian amon kaj sopiron
al shi. La pentrajho konigas, kiel Cao Zhi renkontighis kun diino Luo che la rivero
Luo. Sur la pentrajho la diino hezitema, tenera kaj korinklina al Cao estas tre
simpatia. La pentrajho portas chefe malakitan, bluan kaj cinabran kolorojn. Ghiaj
strekoj estas striktaj kaj delikataj, kiel raupoj sekrecias silkon. Ghi estas
tipa delikatlinia figuro-pentrajho. La figuroj pentritaj de Lu Tanwei de la Sudaj
Dinastioj (420-479) estas elegantaj kun linioj fortaj kaj kontinuaj. Oni nomis
liajn pentrajhojn unuspiraj. La verkoj de Zhang Sengyao, alia pentristo samtempa
kiel Lu, karakterizighas aliguste. Zhang donis grandan atenton al kolorigo kaj
reliefigo. Sur liaj pentrajhoj la figuroj ne estas marasmaj, sed grasetaj.
| |
Diino
de Luo-rivero de GU KAIZHI (346-407) de la Orienta Jin-dinastio | Fu
Xi kaj Nuwa (Prapatroj de la homoj lau mito de Chinio) Pentrajho de la
Okcidenta Wei-regno |