Surbaze
de la brilaj sukcesoj en Tang-dinastio iom post iom formighis du skoloj de figuro-pentrajhoj
en Song-dinastio (960-1279), t.e. tiu de dikliniaj kaj tiu de maldikliniaj. (Poste
la dikliniaj disvolvighis en tuchpentrajhojn.) La chefaj pentristoj estis Li Gonglin
de la Norda Song-dinastio (960-1127) kaj Liang Kai de la Suda Song-dinastio (1127-1279).
Per vigla kaj varia lini-desegnado Li Gonglin prezentis homfigurojn sen uzi kolorilon,
tial la linia desegnado farighis sendependa speco en la chinaj figuro-pentrajhoj.
Liang Kai estis lerta en versh-tuchado. Per dikaj linioj, densa kaj maldensa tuchado
li tre rapide kaj vivece prezentis homfigurojn. La de li simple pentrita "Li Bai
en Improvizado de Versoj" montras la karakterojn kaj senghenan sintenon de la
granda poeto de Tang-dinastio Li Bai.
Tiam disvolvighis
ankau pentrajhoj pri ghenroj kaj historiaj rakontoj. "Sceno apud Rivero en
la Festo de Klaro kaj Brilo" farita de Zhang Zeduan en la Norda Song-dinastio
estis unu el la elstaraj ghenropentrajhoj de tiu periodo. Ghi montras la prosperan
Bianliang (nun Kaifeng), la chefurbon de la Norda Song-dinastio, ambauflanke de
la rivero Bianhe. En la pentrajho viglas oficistoj, kamparanoj, metiistoj, komercistoj,
budhistoj, taoistoj, auguristoj kaj kuracistoj. La viroj kaj virinoj, junaj kaj
maljunaj, chiuj havas apartan aspekton. Vidighas ankau loghejoj de shtatoficistoj,
drinkejoj, te-trinkejoj, chevaloj, boatoj kaj charoj. La pentrajho atestas la
artan talenton de la pentristo en arta skizado kaj lian zorgeman observadon de
la chirkauaj aferoj. Ghi liveris valorajn historiajn materialojn al la posteuloj
por studi la urbajn vivon, metion, komercon, trafikon, ghenrojn, vestojn kaj konstruajhojn
en Song-dinastio.
| |
Ghuo
de muziko de ZHAO JI (Song-dinastio) | Ekskurso
de Damo de Guo-regno (Kopio de Song-dinastio lau la originalo de Zhang Xuan
de Tang-dinastio) |