|
Li
Duanduan (meze) de TANG YIN (Ming-dinastio) |
En
Ming-dinastio (1368-1644), malgrau la forta restaura tendenco en la pikturo, la
pentristoj faris figuro-pentrajhojn en malsamaj manieroj, sekve la tiamaj pentrajhoj
pri ghenroj kaj historiaj rakontoj kaj portretoj havis siajn apartajn trajtojn.
La famaj figuro-pentristoj Tang Yin, Qiu Ying, Zeng Jing, Chen Hongshou k.a. postlasis
multajn valorajn verkojn. La pentrajhoj de Tang Yin estas fortliniaj, belkoloraj
kaj senghenaj. La pentrajhoj de Qiu Ying, precipe tiuj pri belulinoj, estas precizaj
en projektado, fortaj en resumado, distingighaj per nigra-blanka skizado kaj alikolora
desegnado, tamen al ili mankas grandioza etoso, kaj plie la homfiguroj estas tro
delikataj kaj subtilaj. Zeng Jing estis lerta en farado de portretoj. En portretado
li unue frotis paperon plurfoje per tuchpeniko kaj poste kolorigis pentrajhon
por doni pli da reliefo, dank' al kio li kreis novan vojon al la chinstilaj portretoj.
Chen Hongshou estis vigla en imago kaj majstra en koncizigo kaj troigo de la internaj
trajtoj de la naturaj objektoj. La de li faritaj pentrajhoj en gusto de antikveco
kaj dekoracio elspiras klaran personan karakteron.