La
china figuro-pentrado maturighis en Tang-dinastio (618-907). Tiam la pentrarto
atingis altan nivelon. La pentrajhoj pri belulinoj okupis gravan lokon en la tradiciaj
figuro-pentrajhoj de Chinio. Ili asimilis utilajn elementojn el la antauaj pentrajhoj
kaj influis la postajn pentristojn. La linioj de la figuro-pentrajhoj de Tang-dinastio
estis pli rafinitaj, variaj en dikeco kaj harmoniaj en tono. En tiu periodo aperis
famaj figuro-pentristoj Yan Liben, Wu Daozi, Zhang Xuan, Zhou Fang, Han Huang
k.a., kiuj postlasis multajn valorajn pentrajhojn. "Imperiestroj de Diversaj Dinastioj"
pentrita de Yan Liben, kun fortaj strekoj, versimile prezentas figurojn de 13
imperiestroj. La pentristo prezentis la karakterojn de la imperiestroj per iliaj
vestoj, objektoj kaj diversaj pozoj, kaj plie li donis grandan atenton al iliaj
vizaghaj trajtoj por montri iliajn talenton, kvaliton kaj karieron, tiel ke li
konigis la socian vivon en pli granda sfero. La pentrajho "Respektoplene Vizitigi
Junan Shakjamunion al la Chiela Dio" estis farita de Wu Daozi per simplaj, fortaj
kaj flekseblaj linioj. "Prilaboro de Silkajhoj" kaj "Ekskurso de Damo de Guo-regno"
estis pentritaj de Zhang Xuan per fortaj strekoj kaj densaj koloroj. Sur ili la
homoj estas charme grasetaj. "Senghenaj Belulinoj en Ripozo" estis pentrita de
Zhou Fang per subtilaj rughaj linioj, ie kun purpura kaj ie kun cinabra koloroj.
Sur la pentrajho diafane videblas la brakoj de la belulinoj vestitaj per maldika
gazo. "Intelektuloj sub Pino" estis pentrita de Han Huang per elegantaj linioj
kun forteco kaj zigzagoj. Sur la pentrajho la vestoj kun faldoj aspekte mildaj,
sed fakte firmaj, elspiras fortan vivetoson.
| |
|
Senghenaj
Virinoj en Ripozo de ZHOU FANG de Tang-dinastio | Imperiestro de
YAN LIBEN (?-673) de Tang-dinastio | Intelektuloj
sub Pino de HAN HUANG (723-787) de Tang-dinatio |