Chinaj figuro-pentrajhoj

En Qing-dinastio

Virinoj en amuzigho (parto)
de YU ZHIDING
(Qing-dinastio)

    En Qing-dinastio (1644-1911) oni emis imiti antikvulojn en pentrado de homfiguroj, sed en la imperiestra piktura instituto oni aplikis la chinan kaj okcidentan pentrartojn en kombino. Jiao Bingzhen, Leng Mei, Lang Shining k.a. pentris en la okcidenta maniero, kaj formighis nova skolo de pentrado. La homfiguroj en la pentrajho "Plugado kaj Teksado" de Jiao Bingzhen estis faritaj per la okcidenta pentrarto. Char la porantikvaj personoj ne shatis tiun skolon, tial kun la forpaso de la protektanta imperiestro malaperis ankau tiu skolo. En la lastaj jaroj de Qing-dinastio Ren Yi de Shanhajo sin liberigis de la rutino, strebis al nova pikturo kaj nova arta stilo surbaze de siaj impresoj kaj scioj pri la vivo. Li kaj liaj kamaradoj formis la shanhajan skolon. En farado de portretoj li asimilis artajn kvintesencojn de la popolaj portretistoj kaj aliaj pikturaj skoloj, aplikis diversajn pentrmanierojn por elstarigi la karakterojn de la pentristaj homfiguroj, tiel ke la shanhaja skolo levis la arton de portretado al nova nivelo.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16