Forumo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

Chu Esperanto estas malfacila?*

de PAULO DESAILLY (Australio)

    Teorie Esperanto ja shajnas facila, sed fronte al la reala vivo, aparte se temas pri parolata Esperanto, teorioj cedas al la vero. Dum ne malmultaj jaroj mi instruas la "diablan" anglan lingvon kaj Esperanton en diversaj chinaj universitatoj kaj lernejoj inkluzive de fame konataj institucioj. Por la unua fojo mi ech enspezas nun, almenau parte, per instruado de Esperanto kadre de universitata instruplano che Pekina Nacia Universitato.

    Parolante tre ghenerale chinoj travivas multajn malfacilojn rilate elbushigon de kelkaj literoj kun supersignoj. Jes, kompreneble oni sukcesas solvi la problemon per konstanta ekzercado, sed la demando estas chu la nuna Esperanto estas malfacila. Alia problemo kushas en tio, ke la prononco de G kaj Gh, H kaj Hh, J kaj Jh, S kaj Sh tro similas por la orienta orelo; por diri nenion pri mia propra audkapablo. Koncerne triladon de la litero R kaj ghusta prononco de L, domaghe sed fakte multaj orientanoj rezignas pri la Zamenhofa lingvo alte taksante nur ties porpacajn idealojn de la interna ideo. Tamen, kaj gravege tamen, la vera demando kiun oni devas fari estas, kompare kun aliaj lingvoj kiom facila au malfacila estas lerni Esperanton? Esperanto miaopinie estas relative facila, sed tio ne signifas, ke ghi estas perfekta.

    Shajnas al mi ke neniu monda helpa lingvo estos egale lern-facila al chiuj homoj au homgrupoj. Agnoskinte ke Esperanto estas malfacila por kvarono de la mondo oni mallogike do rifuzus shanghojn au shanghetojn. Rezulte de kelkaj inteligentaj proponoj de liaj adeptoj modifi Esperanton ech doktoro Zamenhof en 1894 sugestis shanghojn, kiujn la plimulto tamen ne akceptis.

    Antau 2-3 monatoj proksimume 100 gestudentoj de Pekina Nacia Universitato ekinteresighis pri mia Esperanto-kurso sed nun restas iom malpli ol 20 komencantinoj. Gastigis 6 el ili kaj min hierau per bongusta tagmangho kaj vigla diskutado la redakcio de El Popola Chinio. Tiam mi alighis al la 3-a Azia Kongreso de Esperanto kaj pagis ankau junulan kotizon por ke almenau unu el miaj studentinoj kongresu en Seulo. Kaj plie, esperantistoj en Sydney, Australio strechas siajn fortojn por ke mia plej klera lernantino post 12 monatoj tute senpage en Tasmanio espereble ghuu Esperanto-etoson du semajnan de la 19-a Australia Somerkursaro. Malgrau tiaj premioj, malgrau instruado de la internacia lingvo per la senprecedence populara angla lingvo, malfacilas konservi fortan intereson pri la Zamenhofa lingvo flanke de kursanoj, char mi audas inter aliaj plendoj en diversaj universitatoj, "Sed, onklo Paulo, prononco de la strangaj literoj malfacilas!" Ne, mi ne havas atestilojn de tiuj "plendintoj" tamen evidente komencantoj tra la tuta Chinio malofte daurigas Esperanto-kursojn. Mi mem tute ne pretendas kompetentecon rekomendi kun certeco ech shangheton tamen tio ne malhelpas raciajn kaj ghentilajn interkonsilighojn inter lingvistoj okcidentaj kaj orientaj. Miaopinie, tiom gravega kaj tikla estas tiu chi demando de plibonigota Esperanto, ke nur aro da spertuloj povus ghuste solvi ghin. Egale evidente nur bonsencaj shanghoj estus aprobitaj de veraj spertuloj. Mi preferus, ke Esperanto restu netushebla char mi ne volas lerni shanghojn, aparte dum mi studas aliajn lingvojn. Sed mia au via prefero efektive estas bagatelo rilate la nunan situacion por tiuj, kiuj opinias, ke Esperanto estas tro malfacila. Nur plenreprezenta konsilantaro au komisiono au komitato, kiun doktoro Zamenhof mem proponis, povas juste solvi la gravan punkton, daure plibonigi Esperanton (Se vi volas en onta letero mi sciigos la vortojn de la Majstro pri shanghoj ech en la Fundamento).

    Peni igi ion perfekta ne supozigas drastan hhirurgion. Povas esti io kosmetika kiel plasta hhirurgio al Esperanto-supersigno, au pli-bonigo de tro similaj pronomoj, au forigo de ne necesaj neologismoj. Mi ne scias. Oni devus resti larghmensa char lingvoj estas vivantaj estajhoj, kiuj shanghighas. Preskau nenio en la mondo estas perfekta, tamen ni rajtas laueble klopodi perfektigi Esperanton por ke kiel eble plej multaj profitu de la benoj de universala helpa lingvo. Vershajne neniam ni havos perfektan lingvon sed plibonigita Esperanto pli efikos por allogi azianojn.

    Chinoj denaske estas alkutimighintaj al tre malsimilaj sonoj, silaboj ktp. kompare kun europ-devenaj lingvoj kiel Esperanto, do aludoj che orientaj oreloj ne temu pri audkapablo au inteligenteco.

-------------------
* La artikolo konsistas el citajhoj el retposhtajhoj de la autoro kaj la titolon aldonis la redaktanto de Forumo.

Reagaj vochoj:
Shangho shajnas konsiderinda
Oni gajnos nenion per shangho de Esperanto
Plifaciligo ne necesas

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
  
 
  
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688