Desailly havas sperton instrui Esperanton
al Chinoj. Li "audas inter aliaj plendoj en diversaj universitatoj...
prononco de la strangaj literoj malfacilas!"
Mi lernis, ke antau kelkaj jarcentoj
Katolikaj misiistoj en Chinio avizis Romon, ke la Latina bezonus
esti forlasita en la Oriento. La hirarkio chirkau la papo tiam
rifuzis, kaj la misiado fiaskis por centoj da jaroj en Chinio**.
La historio do lecionas al ni serioze reagi al tiu spertula avizo
de Desailly. Kompreneble mi sentas kiel li ke estus domaghe se
rezultighus shanghoj al Esperanto; sed povas esti la ILo sole
nur kun la entuziasma akcepto de la miliardo da chinoj.
----------------
* La artikolo konsistas el citajhoj el retposhtajhoj de la
autoro kaj la titolon aldonis la redaktanto de Forumo.
** La fiasko de Katolikaj misiistoj havas sociajn, ideologiajn
kaj aliajn kauzojn. Oni ne povas atribui tion sole al Latino.
-- Redaktanto
|