Leginte artikolojn de Paulo Desailly,
A. V. Blottnitz kaj Don Harlow, mi trovis ke la problemoj diskutataj
shajnas malnovaj. Mia respondo al la demando de s-ano Paulo Desailly
estas: Ne.
1. Esperanto estas sufiche facile
lernebla. Lastatempe iuj (ekz. Ziko Marcus Sikosek, autoro
de Esperanto Sen Mitoj) dubis la facilecon de Esperanto rezonante
ke por certaj homoj au homgrupoj iuj lingvoj povas esti pli facilaj
ol Esperanto. Shajnas ke oni ne povas facile refuti tiun argumenton.
Mia argumento estas jene: ja estas lingvoj, kiuj estas tiel facilaj
por iuj homoj au homgrupoj, ke la homoj au homgrupoj povas kompreni
tiujn lingvojn sen lerni ilin. Ekzemple, rusoj kiuj neniam lernis
la belrusan lingvon povas rekte kompreni paroladon de belrusoj.
Do por rusoj la belrusa povas esti pli facila ol Esperanto. Sed
oni forgesis tion, ke tiukaze la belrusan lingvon rusoj ja NE
bezonas lerni - alivorte, tiukaze interlingvo ne necesas! Tio
ke Esperanto estas facile ellernebla subkomprenas ke oni bezonas
lerni iun lingvon por internacia komunikado. Alivorte, ghenerale
sen lerni iun lingvon kiel internacian komunikilon ni ne povas
komuniki internacie! Se oni bezonas lerni iun lingvon por internacia
komunikado, kiu povas nomi iun lingvon kiu estas pli facila ol
Esperanto?
2. Iuj chinaj studentoj chesis lerni
Esperanton ne pro malfacileco de Esperanto. La plendo pri
malfacileco ne estas la vera kauzo. La son-sistemo de la angla
estas multoble malpli facila ol tiu de Esperanto, sed neniu plendas
pri malfacileco de la angla au postulis ke oni plifaciligos la
anglan lingvon. La fakto estas, ke chinaj studentoj lernas la
anglan sub premo de senchesaj devigaj ekzamenoj dum por Esperanto-lernado
tia premo mankas. En 1985 kaj 1986 mi gvidis Esperantan kurson
en Shanxi-a Elektr-Energia Kolegio en Taiyuan. Chirkau 20 studentoj
finis la kurson. Multaj el ili estis entuziasmaj pri Esperanto,
sed kelkaj el ili foje diris al mi, ke ili ne havas sufichan tempon
por lerni Esperanton char ili devas trapasi la Kvara-nivelan Ekzemenon
pri la angla lingvo por studentoj (hodiau oni devas trapasi la
Sesa-nivelan Ekzemenon). Do la kauzo de cheso de Esperanta lernado
estas socia sed ne lingva!
3. Reverko de Esperanto ne helpos
allogi orientajn esperantistojn. Historio jam lecionis al
ni, ke faciligo de detaloj de lingvo ne altiras lernantojn: Volapük
ne uzis la literon "r" kaj anstatauigis ghin per "l"
por faciligi chinojn kies lingvo ne havas trilan sonon. Kredeble
ghia son-sistemo estas pli simpla ol tiu de Esperanto kaj ghi
povus esti pli facila por chinoj ol Esperanto estas. Sed historio
pruvis, ke tiu avantagho ne helpis ghin. En Chinio oni ne trovas
ech unu parolanton de Volapük sed estas miloj da parolantoj de
Esperanto. Kaj, plie, se ni povas reverki Esperanton iele por
plachi al chinoj, kial ni ne povas reverki ghin alimaniere por
plachi al aliaj homgrupoj en la mondo?
|