Stepo
de Interna Mongolio estas unu el la luliloj de la antikva china
civilizacio. La tieaj elterigitaj objektoj montras, ke tie estas
kompleta registro de la homa historio.
Lulilo de la draka kulturo
La chinoj nomas sin
posteuloj de la drako kaj jam de longe ili havas la kutimon
kulti la drakon. Sur la stepo de Interna Mongolio chie troveblas
historiaj objektoj kun bildo de drako. Pro la gravaj arkeologiaj
eltrovoj oni nomas la stepon lulilo de drako.
La plurfoja elterigho
de drakformaj jadajhoj montras, ke la hejmloko de la chinaj
drakoj estis en Interna Mongolio. Arkeologoj tie trovis multe
da objektoj kun draka kulturo. Inter ili la plej grava estas
granda jada drako, kiun arkeologoj nomas la unua drako de Chinio.
Ghi estas malhelverda C-forma skulptajho, farita antau 5 mil
jaroj.
Multe da eksterlandanoj
rigardas la Grandan Muron longa drako en nordo de Chinio. Sur
la vasta stepo de Interna Mongolio la konservita parto de la
Granda Muro estas plej longa kaj plej maljuna en Chinio.
Hejmloko de dinosauroj
Arkeologoj trovis
sur la stepo de Interna Mongolio multe da dinosauraj fosilioj.
Interna Mongolio
estas regiono, kie elterighis plej multe da dinosauraj fosilioj,
kaj tiuj de la malfrua kretacea epoko estas valoregaj en arkeologio.
En 1985 en alkala
minejo sur la stepo oni elterigis fosilion de dinosauro Qagannur,
vivinta antau 120 milionoj da jaroj. Tio estas la plej granda
dinosaura skeleto nun en Azio kaj ghi eksponighas en la Muzeo
de Interna Mongolio.
Dinosauroj vivis
160 milionojn da jaroj sur la tero kaj poste aerolita pluvado
detruis la fotosintezon de vegetaloj, kaj sur la tero la vegetaloj
grandnombre malaperis. Pro manko de nutrajhoj la grandaj dinosauroj
pereis. La dinosaura fosilio sur la stepo de Interna Mongolio
estas tre valora por nia esplorado pri la tiama dinosaura regno.
Origino de la homa civilizacio
Arkeologia esplorado
montras, ke Interna Mongolio estas lulilo de la civilizacio
de la stepo kaj unu el la originoj de la antikvaj aziaj homoj.
La civilizacio komencighis en paleolitiko.
En la chefurbo de
Interna Mongolio oni trovis kulturan ruinon, metiejon de shtonhakado
de antikvaj homoj antau 700 mil jaroj.
Arkeologoj trovis
ankau, ke Interna Mongolio estis unu el la lokoj, kie aperis
primitiva agrikultura civilizacio. Tie estas kultura ruino de
8 mil jaroj, kaj tie elterighis grandaj shtonaj shpatoj, ceramikajhoj
kaj jadaj ornamajhoj, kiuj montras, ke milojn da jaroj antau
la skriblingva historio de Chinio la primitivaj triboj jam havis
agrikulturan kulturon kaj religian kredon. Tiuj spuroj de antikva
civilizacio trovighas ne nur en Interna Mongolio, sed ankau
en nordoriento de Chinio.
La rokmuraj bildoj
sur la montoj Yinshan kaj Helanshan estas grandnombraj kaj altvaloraj.
Ili havas gravan lokon en la monda historio de antikvaj rokmuraj
bildoj. Tiuj artajhoj chizitaj sur rokoj montras la laboron,
kultadon, chasadon, bataladon, brutobredadon kaj chiutagan vivon
de la tieaj loghantoj kaj ankau la historion de la primitivaj
loghantoj sur la stepo.
Rilataj artikoloj:
Mi
spertis pashtistan vivon en Interna Mongolio
Virinoj
de herbejoj
Eduka
ekspozicio pri mediprotektado de herbejoj
Ghingis-Hhano
Kial
degeneris la ekologia sistemo de herbejoj?