En
2000 la china popola mediprotekta organizo “Amikoj de
Naturo” komencis sian turnean edukadon pri mediprotektado
de herbejoj de la Interna Mongolio, veturigante sian karavanon
kun la eksponajhoj.
En marto de 2003 okazis en Pekino
la ekspozicio “Eks-herbejo” aranghita de la organizo
“Amikoj de Naturo”. En la alta kaj hela eksponejo
staris mongola jurto, en kiu oni povis vidi manfaritan tapishon
kaj rughajn mongolstilajn meblojn. Vizitantoj povis trinki laktan
teon kaj interbabili kun mongoloj en la jurto. Chirkaue estas
multaj bildoj, historiaj objektoj kaj enhavorichaj tekstoj pri
la geomorfologio, historio de nomada kulturo kaj nuna stato
de la herbejoj.
Dum
la ekspozicio la organizantoj invitis specialistojn de herbeja
problemo, geologojn kaj historiistojn al la eksponejo por lekcio
kaj kunsido kun vizitantoj kaj vehikloj.
La iniciatintoj de la ekspozicio eldonis
mongollingvan version de la “Legho de Herbejoj”
de Chinio kaj disdonis la broshurojn al pashtistoj, por ke ili
konu kaj observu la leghon. Krome ili detale notis iliajn sperton
kaj opiniojn rilate mediprotektadon de la herbejoj. Kiam la
karavano venas en lernejon, la organizantoj faras propagandon
kaj konigadon de la legho. Antau malfermo de la
ekspozicio,
la organizantoj aranghas ekologian ekskurson por mediprotektaj
volontuloj. Chi tiuj pasloghas che pashtistoj, piediras au rajdas
au veturas per charo por sperti la nomadan vivon de la pashtistoj.
Mezagha pentristo partoprenis en turnea
eduka ekspozicio kaj multe suspiris vidante la aktualan staton
de la herbejo. Antau kelke da jaroj li faris multajn pentrajhojn
pri la belaj herbejoj de la Interna Mongolio kaj aranghis ekspozicion
de siaj pentrajhoj. Li maltrankvilighis, ke kelke da jaroj post
tio jam ne videblas la pejzaghoj montrataj en liaj pentrajhoj.
En
Pekino venadis al la ekspozicio vizitantoj, inter kiuj estis
infanoj, avoj kaj specialistoj zorgantaj pri la konstruado de
herbejoj. Ilin altiris pentrajho farita de infano de pashtisto.
En la pentrajho oni vidis smeraldan herbejon, lazuran chielvolbon,
blankajn nubojn, gregojn kaj gregojn da bovoj kaj shafoj, belajn
jurtojn, lignan charegon... Jen hejmloko en la koro de infanoj.
Rilataj artikoloj:
Mi spertis pashtistan vivon
en Interna Mongolio
Virinoj de herbejoj
Ghingis-Hhano
Kial degeneris la ekologia
sistemo de herbejoj?
Stepo kaj antikva
china civilizacio