Kiam
helighas oriente kaj la shafoj finfine kushighas post ghenado
de insektoj, negha shtormo au lupa atako tra la tuta nokto, la
virinoj, kiuj maldormas la tutan nokton por gardi la shafojn,
haste eniras en sian jurton, sin lavas kaj komencas preparadon
de matenmangho.
Chiutaga laboro de virinoj de herbejoj
Post sunlevigho ili vekas la tutan familion
kaj prezentas al ili matenmanghon el lakta teo kaj aliaj, kaj
eliras por melki la pli ol 20 bovinojn. Post 1-2 horoj ili finas
la melkadon kaj komencas fari laktajhojn.
La viroj eliras pashti, kaj la virinoj veturigas bovcharon por
cherpi akvon el malproksima puto au kolekti sekajn bovfekojn por
brulajho.
La pashtistoj ne prenas tagmanghon,
sed trinkas teon plurfoje. La dommastrinoj regalas gastojn per
teo. Kiam ili estas liberaj de dommastrumado, ili kudras vestojn.
Kiam la suno estas subiranta, la bovinoj revenas kun richa lakto,
ili refoje melkas ilin.
Sub la lampo de shafa graso, la tuta
familio prenas manghon, solan en tago, sidante chirkau la fajrujo.
Ilia mangho povas esti vermicheloj kun shafajho au milia kacho
kun viando. La dommastrinoj plenigas la bovlojn kaj prezentas
ilin al la familianoj.
Kiam chiuj kushighas por dormi, la dommastrinoj
devas prizorgi, chu la familianoj bone sin kovras per kovrilo.
Fine ili povas demeti la zonon por ripozi. Sed subite levighas
vento kaj malkvietighas la gregoj, kaj ili tuj hastas por gardi
la gregojn.
Denove sendorma nokto por ili.
La virinoj de herbejoj havas lacigan
laboron preskau tra la tuta tago, sed ili estas sanaj. Kvankam
ili jam havas gefilojn kaj ech genepojn, ili ankorau shatas fari
dommastrumadon. Ili neniam ghenighas por interbabili kun vizitantoj.
Ilia vivdauro estas longa.
Virino kaj akvo
Sur la herbejoj de la Interna Mongolio estas malmultaj putoj,
kaj chiuj pashtistaj familioj havas en la hejmo lignan akvujon
por konservi akvon bezonatan de homoj kaj brutoj. La virinoj prizorgas
cherpadon de akvo. Ili veturas per bovcharo al malproksima loko
por preni akvon. En vintro ili kolektas neghon per ligna shovelilo
kaj akiras de tio akvon kun odoro de herbo. Tiam la brutoj jam
ne bezonas trinki akvon, ke vorante herbojn ili englutas ankau
neghon. Do en vintro la virinoj estas liberaj de la peniga akvocherpado.
En printempo oni sentas seriozan mankon
de akvo. La negho jam degelas, sed la putoj ankorau estas glaciighintaj,
kaj oni nur povas kolekti maldikajn glaciajn bloketojn. Feliche
estas, ke la pashtistoj neniam trinkas akvon neboligitan.
Nun multaj pashtistoj chesis vivi nomade
kaj havas antau sia domo puton, kaj la virinoj povas lavi vestojn
pro suficha akvo. Sed parto de la lokoj ankorau ne estas elektroprovizitaj,
kaj ili ne povas uzi lavmashinon. Sed la kvalito de akvo ne estas
tauga por trinkado, kaj ili devas preni akvon de malproksima loko
per traktoro. Multaj pashtistoj havas sufichan rezervon da minerala
akvo kaj multe malpezighas la laboro de la virinoj.
Onklino Baowan
Onklino Baowan estas dommastrino laborema, honesta, justama, indulgema
kaj bonkora. Shi tenas sin kvietema. Shi iam funkciis kiel estro
de pashtista grupo kaj estis respektata de la pashtistoj.
Antau multaj jaroj shi akceptis rifughinton
de Han-nacio. Shia tuta familio respektis lin kaj sincere vivtenis
lin ghis lia forpaso.
Shia edzo Yideng Zhabu estis fortika
kaj lerta en rajdado, kaj pashtistoj respektis lin kiel dion.
Sed li havis tute malsaman karakteron ol lia edzino, ke li estis
parolema en diversaj kunvenoj, kaj lia parolo chiam vekis aplaudon
de la pashtistoj.
Li forpasis antau kelke da jaroj. Li
estis bona homo, kaj oni neniam vidis, ke li ofendis aliajn.
Onklino Baowan havas nur 2 filinojn.
Shi adoptis malsanan knabon, kaj tiu jan plenkreskis.
Shi jam estas 80-jara, sed la menso
estas tre sana. Kiam gastoj foriras, shi insiste adiauas ilin
longe eskortante.
Shi estas afabla kaj indulgema, kaj
oni diris, ke shia adopta filo estas kopio de shia edzo.