Mi
naskighis en Pekino kaj tie pasigis mian infanecon. En la agho
de 17 jaroj lau mia propra volo mi venis al la stepo de Interna
Mongolio por farighi klera pashtisto.
Jihulangtu afable akceptis min. Mi
pasigis 15 jarojn che li kaj amikighis kun lia tuta familio.
Antaue mi estis marasma. Mi klare
memoras, ke en la unuaj tagoj post kiam mi ekloghis en la jurto,
pro nekutimigho al la tiea klimato, mi malsanighis kaj suferis
de febro. Mi deziris pekinajn vermichelojn miksitajn kun fritita
misoo, sed tiam sur la stepo ne trovighis legomoj kaj krom salo
la loghantoj havis neniun spicon. Mi ne sciis, kie Jihulangtu
achetis botelon da misoo, kiu donis al mi bonan apetiton. Kaj
mi ghuis la misoon la tutan vintron. Mi alkutimighis al lakto
kaj laktajhoj preparitaj de Aoma, edzino de Jihulangtu. Mia
sanstato plibonighis tagon post tago, kio metis solidan bazon
por mia pashtista vivo en la sekvanta printempo.
En la dekkelkaj jaroj, kiam mi vivis
sur la stepo, mi pashtis shafojn sekvante Jihulangtu, prenis
manghajhojn preparitajn de Aoma kaj amikighis kun iliaj du filoj.
Jihulangtu instruis al mi pashtadon
Jihulangtu instruis al mi pashitstan
teknikon. Nun li jam maljunighis, tamen li restas fortika kaj
bone zorgas pri la pashtado de la familio.
Chiujare post sunperiodo Klaro kaj
Brilo (la 4-a au 5-a de aprilo), kiam en Pekino kaj aliaj lokoj
de Chinio farighas vamete, sur la stepo de Interna Mongolio
komencighas nur degelado. Post unu semajno finighas la graveda
periodo de shafinoj kaj la stepo eniras en la periodon de nasko
de shafinoj, kiu dauras tutan monaton. En tiu monato la pashtistoj
estas tre okupitaj. Che lerta pashtisto chiuj akushintaj shafinoj
kaj shafidoj povas sekure pasigi la monaton kaj perdighas neniu
shafo. Jihulangtu ja estas unu el la plej eminentaj pashtistoj.
Jihulangtu instruis al mi pashtadon
ghuste en printempo. Li diris al mi, ke posedinte la tutan teknikon
de akushigo de shafino, oni ellernas pashtadon. Antau chio mi
ellernis galopi sur la senlima stepo kaj limigi la tutan gregon
da shafoj en la loko, kie mi povas vidi por preventi ilian perdighon
kaj atakon de lupo. Li estas lerta rajdisto. Komence mi povis
nur rajdi sekvante lin, nenion farante. Tiam mi ne parolis la
mongolan lingvon kaj interkomunikighis kun li nur geste.
Tiam chiu grego sur la stepo havis
pli ol mil shafojn, kiujn prizorgis du laboruloj. Tage ni pashtis
sur la stepo kaj vespere lia edzino Aoma akushigis la shafinojn
ekster la jurto, tiam pli ol triono da shafinoj estis akushontaj.
Aoma estas lerta shaf-akushistino, kaj krome shi bone zorgas
pri la familiaj laboroj.
Dank’ al instruado de Jihulangtu
mi rapide posedis la tutan teknikon de pashtado.
Bater, lia juna filo
La juna filo Bater de Jihulangtu estas mia plej bona amiko.
Nun li jam havas 4 infanojn. Lia hejmo estas pura kaj bonorda.
Apud lia loghejo estas bela jurto, tradicia loghejo de mongoloj.
Tie trinki teon kaj rigardi, kiel virinoj preparas laktajhojn,
ofte rememorigas min pri la antaua vivo sur la vasta stepo.
Bater estas kapabla samkiel lia patro
en la laborado. Li lerte riparas auton, mem havas remizon kaj
malgrandan laborejon. Laborinte dekkelkajn jarojn en Interna
Mongolio, mi revenis en Pekinon, tamen neniam forgesis Internan
Mongolion, kiu nutris min multajn jarojn, tial mi ofte vizitis
ghin. La tuta familio de Jihulangtu prenas min kiel membron
de sia familio.
Bater havas trighemelinojn, tre rarajn
sur la stepo. Ili, 8-jaraj elementlernejanoj, loghas en la lernejo
kaj revenas hejmen nur en la vintraj kaj someraj ferioj. Lia
filo naskighis antau nelonge.
Rilataj artikoloj:
Virinoj de herbejoj
Eduka ekspozicio pri mediprotektado
de herbejoj
Ghingis-Hhano
Kial degeneris la ekologia
sistemo de herbejoj?
Stepo kaj antikva
china civilizacio