Ghingis-Hhano
(1162-1227), fondinto de la Mongola Imperio, nomighis Temughin.
Li estis eminenta strategiisto kaj politikisto. Li devenis de
aristokrata familio de klano Borjhijin kaj en sian infaneco
jam montris saghecon kaj kuraghon.
Temughin kreskis en ekstreme
malbona medio. Chirkau 1170 lia patro, unu el la mongolaj tribestroj,
estis venenita de tataro, kaj la familio estis miskomprenata
kaj malamike traktata. Li kaj liaj patrino kaj fratoj vivis
malfacile. Miskomprenate de la tribo, la familio transloghighis
al malproksima loko. Ili estis malrichaj kaj en vintro sin vivtenis
per chasado. Malfacila vivo hardis Temughin kaj li farighis
firmvola kaj sentima.
En la 80-aj jaroj de la
12-a jarcento Temughin titolis sin hhano (signifanta reganton
de tribestro) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe
okupantajn teron kaj konkeris la altebenajhon Hulun-Boir. En
1204 li farighis la plej granda reganto sur la Mongola Altebenajho.
En 1206 li estis elektita Granda Hhano de Mongolio. Li fondis
la Mongolan Hhanejon kaj titolis sin Ghingis-Hhano.
Post fondigho de la hhanejo la limoj inter la triboj estis forigitaj
kaj la membroj de la triboj regrupigitaj. De tiam la mongolaj
triboj unuighis en unu landon.
Post sia surtronigho Ghingis
Hhano faris grandskalan militadon por ekspansiigi la teritorion.
En la 13-a jarcento la chefaj feudismaj landoj frontis seriozan
socian krizon, kaj tio pretigis kondichojn favorajn al li por
grandskala milita ekspansio.
En 1219 Ghingis Hhano kaj
lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis
Hungarion kaj konkeris Mez-orienton kaj sudan Rusion.
Por firmigi sian regadon
super la unuigita lando, Ghingis Hhano ellaboris sistemojn de
milito, politiko kaj legho, publikigis kodon celantan normalan
ordon de la socio kaj kreis la mongolan skriblingvon aplikeblan
tra la tuta lando. Chiuj liaj faroj ludis progresan rolon en
la disvolvigho de la mongola socio.
Ghingis Hhano mortis en
la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Xia-regnon en julio
de 1227, en la agho de 65 jaroj.
Lia nepo Kublajo fondis
Yuan-dinastion (1206-1368).
Ghingis Hhano mortis, sed
neniu audacis atenci Mongolion. Kublajo senchese ekspansiis
al la sudo de Chinio kaj fine unuigis Chinion. Li prenis Pekinon
chefurbo kaj titolis sian landon Yuan en 1271.
Rilataj artikoloj:
Mi spertis
pashtistan vivon en Interna Mongolio
Virinoj de herbejoj
Eduka ekspozicio
pri mediprotektado de herbejoj
Stepo
kaj antikva china civilizacio