La
degenero de la ekologia sistemo de la herbejoj en la Interna
Mongolio kauzighis unue de kaprica vetero, kaj due de ekscesaj
pashtado, herbofalchado, terkulturado, kolektado de farmaciaj
herboj kaj aliaj nekonvenaj aktivadoj de la homoj.
Degenero de ekologia sistemo
de herbejoj malekvilibrigis la materian cirkuladon en la tero
kaj dumlonge la liverado de nutrajhoj estas pli granda ol la
ensorbo en la tero. La serioza rezulto estas perdigho de la
natura ekologia shirmilo de la nordo de Chinio.
Chinio ellaboris “Leghon
de Protektado de Herbejoj” cele protekti la herbejojn
de la Interna Mongolio lau legho.
Ekscesa pashtado
Post kiam la pashtistoj
shanghis sian vivon de nomadismo al fiksa loghado, troa pashtado
dum longa tempo sur la herbejoj chirkau iliaj loghejoj kauzis
malfacile ripareblan damaghon al la herbejoj. Ankau la flauro
kaj la tero estis serioze damaghitaj.
En la 20 jaroj post 1965,
pashtado sur la naturaj herbejoj pli kaj pli serioze superis
ilian elteneblecon, kaj kreskado de herboj estis malhelpata
de tro multaj gregoj.
En la fino de la 20-a jarcento,
draste shanghighis la proporcioj de bovoj, chevaloj, shafoj
kaj kaproj. Ekzemple tiam lanugoj de kaproj estis multe bezonataj
de la merkato kaj pashtistoj multe enspezis pro vendo de lanugoj.
Tial pli kaj pli multighis kaproj. Krome ankau bovajhoj kaj
shafajhoj estis tre shatataj de la socio, kaj la nombro de bovoj
kaj shafoj kreskis jaro post jaro, dum la meznombra areo por
chiu bruto farighis pli kaj pli malvasta.
Senchesa herbofalchado
Ekscesa falchado de herboj
estas same serioza damagho kiel troa pashtado. Oni ne devas
falchi herbojn chiujare. Sed kreskado de nombro de brutoj bezonas
grandan rezervon da furagho por vintro, kaj senchesa falchado
estas neevitebla.
Troa ekspluato de virga tero
La
tero de herbejoj estas ebena kaj malmasiva, kaj tial tauga por
terkulturo.
Ekde 1949, por solvi la
problemon de greno, multfoje levighis grandskala kulturado sur
la virga tero de la vasta herbeja regiono.
En la kulturado de la virga
tero de la herbeja regiono oni semis vaste kaj rikoltis malmulte,
kaj kultura metodo estis maldelikata. Tie la atmosfera precipito
estas malmulta, rapide malkomponighas la organika substanco
en la grundo, kaj en printempo vento estas forta, erozio serioza,
kaj la surfaco de la tero el fajnaj grajnoj estas facile forblovebla.
Fakto montras, ke la kulturitaj areoj rapide farighis sablejoj
sen herboj.
Raba kolektado de farmaciaj herboj
Sur la herbejoj en la nordo
de Chinio kreskas tre diversaj farmaciaj herboj. Longtempa terfosado
por havi drogherbojn terure detruis la flauron, grundon kaj
tersurfacan strukturon de la herbejoj.
Katastrofo pro musoj
Dum longa tempo oni atribuis la degeneron de la herbejoj al
musoj. Sed fakte herbejoj kun natura ekologia sistemo devas
esti loko propra al tiuj bestetoj. En la naturaj kondichoj la
herbeja flauro kunekzistas kun la ronghuloj.
La nekonvenaj aktivadoj
de homoj dum longa tempo kaj la shanghigho de vetero kune degenerigis
la herbejojn, dume la degenerintaj herbejoj liveris vastan spacon
kaj nutrajhojn por la generado de musoj. Rapida kresko de nombro
de musoj rapidigis la degeneron de la degenerantaj herbejoj.
Sur la herbejoj de la Interna Mongolio vivas 36 specoj da ronghuloj
kaj 6 el ili terure damaghas la herbejojn. Ili generas 3-4 fojojn
en chiu jaro.
Detrua min-ekspluatado
La herbejoj de la Interna
Mongolio havas tre diversajn minojn kun granda rezervokvanto,
ekzemple karbo, petrolo, naturgaso, salo, salpetro kaj alkalo.
En la lastaj jaroj ekspluatado de tiuj minoj akcelis disvolvighon
de la ekonomio de la pashta regiono. Sed tio ankau alportis
negativan infuon, ekzemple la herboj estis tretitaj kaj supershutitaj
de vostominoj, kio estigis degeneron kaj sablighon de la chirkauajhoj
de la herbejoj. Restarigho de la flauro en forlasitaj minejoj
estas tre malrapida.
Rilataj artikoloj:
Mi spertis
pashtistan vivon en Interna Mongolio
Virinoj de herbejoj
Eduka ekspozicio
pri mediprotektado de herbejoj
Stepo
kaj antikva china civilizacio