En la 7-a de junio la konstanta kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diskutis kaj principe aprobis la projekton de la "Leĝo kontraǔ Monopolo". Se la projekto estos glate aprobita de la Ĉina Popola Kongreso, la leĝo povos esti publikigita ĉe la fino de 2006. Fakte, antaŭ 20 jaroj la ĉina registaro jam intencis ellabori tiun leĝon. |